Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUragana detruo en Centra Ameriko: merkrede, la 18an de novembro [2020], laŭ raporto de televida reto Telesur, la uragano Iota, kiu atingis la maksimuman kategorion 5 mortigis almenaŭ 12 homojn en la regiono kaj kaŭzis nekalkuleblajn materiajn damaĝojn. Nun, kiam la uragano jam transiris reen al la kategorio tropika ŝtormo, post trairi la sudorienton de Honduro, oni raportis, ke daŭre restas danĝero pro eblaj inundoj kaj detruaj terlavangoj en sektoroj de Centra Ameriko, laŭ la informoj de la Nacia C entro de uraganoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Rusia pacprotektanta forto en Kaŭkazio: vendrede, la 20an de novembro [2020], rusia nacidefenda ministro Sergej Ŝojgu diris, ke Rusio plenumis aranĝon de pacprotekta forto en Nagorno-Karabaĥo kaj jam komencis la pacprotektan taskon tie. Rusio sendis 1 960 pacprotektantojn kaj diversajn militajn ekipaĵojn en la regionon. La 9an de novembro la gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis deklaron pri batalhalto en la regiono Nagorno-Karabaĥo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

La mondo devas unuiĝi kaj kunlabori: vendrede, la 20an de novembro, António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke diverslandaj gvidantoj de Grupo 20 unuiĝu kaj kunlaboru por respondi al la nunaj minacoj kaj defioj alportitaj de la epidemio, klimata ŝanĝigo kaj peza ŝuldo de evoluantaj landoj. Guterres diris en gazetara konferenco okazinta en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ke li ĉeestis per video-ligo la Pintan Konferencon de G20 okazinta de la 21a ĝis la 22a de novembro [2020] kaj prezentis klaran informon, t.e. “Ni devas unuiĝi kaj kunlabori”. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)