Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMigrantoj dronis dum ŝippereo: ĵaŭde, la 12an de novembro 2020, la Internacia Organizo por Migradoj (IOM) en sia komunikaĵo raportis pri ŝippereo en Mediteraneo marvaste de la libia marbordo, kiu mortigis almenaŭ 70 personojn. Tridek korpoj grundis sur plaĝo okcidente de Libio. Kelkajn horojn poste, dronis alia boato transportanta pli ol 120 personojn, inter kiuj virinojn kaj infanojn, kio kaŭzis dudek mortojn. Bonŝance, 47 elsaviĝintoj estis transportitaj al la tero fare de la marborda patrolo kaj fiŝkaptistoj, sed 31 korpoj estis trovitaj dum la serĉado, kiu daŭras. De post la jarkomenciĝo, almenaŭ 900 personoj dronis en Mediteraneo, provante atingi la eŭropajn marbordojn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Uragana detruo en Centra Ameriko: merkrede, la 18an de novembro [2020], laŭ raporto de televida reto Telesur, la uragano Iota, kiu atingis la maksimuman kategorion 5 mortigis almenaŭ 12 homojn en la regiono kaj kaŭzis nekalkuleblajn materiajn damaĝojn. Nun, kiam la uragano jam transiris reen al la kategorio tropika ŝtormo, post trairi la sudorienton de Honduro, oni raportis, ke daŭre restas danĝero pro eblaj inundoj kaj detruaj terlavangoj en sektoroj de Centra Ameriko, laŭ la informoj de la Nacia C entro de uraganoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Rusia pacprotektanta forto en Kaŭkazio: vendrede, la 20an de novembro [2020], rusia nacidefenda ministro Sergej Ŝojgu diris, ke Rusio plenumis aranĝon de pacprotekta forto en Nagorno-Karabaĥo kaj jam komencis la pacprotektan taskon tie. Rusio sendis 1 960 pacprotektantojn kaj diversajn militajn ekipaĵojn en la regionon. La 9an de novembro la gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis deklaron pri batalhalto en la regiono Nagorno-Karabaĥo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)