Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPerforto kontraŭ virinoj; la 25a de novembro estis la Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj. La perforto kontraŭ virinoj estas unu el la plej disvastigitaj formoj de atenco kontraŭ homaj rajtoj. Ĝi inkluzivas seksan molestadon, enhejman perforton, homan ŝakradon por seksa ekspluatado, infanan geedzecon kaj inan seksan mutiladon. Pro senpuneco, honto aŭ stigmato, la perforto restas grandparte neraportata. Por preventi tiun perforton kontraŭ virinoj, gravan rolon ludas edukado pri seksismo kiu banaligas praktikojn pri fitraktado de virinoj kaj pri seksatenco. Deksestaga kampanjo kunordigita de Unuiĝintaj Nacioj por aktivismo kontraŭ genrobazita perforto, organizas eventojn por altiri atenton al tiu temo, certigante servojn al viktimoj kaj fokusiĝante pri preventado. (Laŭ raporto de TEJO kaj Unuiĝintaj Nacioj)

Uragana detruo en Centra Ameriko: merkrede, la 18an de novembro [2020], laŭ raporto de televida reto Telesur, la uragano Iota, kiu atingis la maksimuman kategorion 5 mortigis almenaŭ 12 homojn en la regiono kaj kaŭzis nekalkuleblajn materiajn damaĝojn. Nun, kiam la uragano jam transiris reen al la kategorio tropika ŝtormo, post trairi la sudorienton de Honduro, oni raportis, ke daŭre restas danĝero pro eblaj inundoj kaj detruaj terlavangoj en sektoroj de Centra Ameriko, laŭ la informoj de la Nacia C entro de uraganoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Rusia pacprotektanta forto en Kaŭkazio: vendrede, la 20an de novembro [2020], rusia nacidefenda ministro Sergej Ŝojgu diris, ke Rusio plenumis aranĝon de pacprotekta forto en Nagorno-Karabaĥo kaj jam komencis la pacprotektan taskon tie. Rusio sendis 1 960 pacprotektantojn kaj diversajn militajn ekipaĵojn en la regionon. La 9an de novembro la gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis deklaron pri batalhalto en la regiono Nagorno-Karabaĥo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)