Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEspero pri kunlaboro: merkrede, la 26an de novembro [2020], ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Joseph Biden por gratuli lin elektita kiel prezidento de Usono. En sia mesaĝo Xi Jinping diris, ke akceli sanan kaj stabilan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur konformas al bazaj interesoj de la du popoloj sed ankaŭ al la komuna espero de la internacia komunumo. Li esprimis esperon, ke la du flankoj tenos la spiriton de nekonflikto, neantagonismo, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno, donos atenton al kunlaboro, regos diverĝojn, akcelos sanan kaj stabilan disvolvon de la rilatoj inter la du landoj kaj kune kun diversaj landoj kaj la internacia komunumo antaŭenigos mondan pacon kaj disvolvon. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Perforto kontraŭ virinoj; la 25a de novembro estis la Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj. La perforto kontraŭ virinoj estas unu el la plej disvastigitaj formoj de atenco kontraŭ homaj rajtoj. Ĝi inkluzivas seksan molestadon, enhejman perforton, homan ŝakradon por seksa ekspluatado, infanan geedzecon kaj inan seksan mutiladon. Pro senpuneco, honto aŭ stigmato, la perforto restas grandparte neraportata. Por preventi tiun perforton kontraŭ virinoj, gravan rolon ludas edukado pri seksismo kiu banaligas praktikojn pri fitraktado de virinoj kaj pri seksatenco. Deksestaga kampanjo kunordigita de Unuiĝintaj Nacioj por aktivismo kontraŭ genrobazita perforto, organizas eventojn por altiri atenton al tiu temo, certigante servojn al viktimoj kaj fokusiĝante pri preventado. (Laŭ raporto de TEJO kaj Unuiĝintaj Nacioj)

Uragana detruo en Centra Ameriko: merkrede, la 18an de novembro [2020], laŭ raporto de televida reto Telesur, la uragano Iota, kiu atingis la maksimuman kategorion 5 mortigis almenaŭ 12 homojn en la regiono kaj kaŭzis nekalkuleblajn materiajn damaĝojn. Nun, kiam la uragano jam transiris reen al la kategorio tropika ŝtormo, post trairi la sudorienton de Honduro, oni raportis, ke daŭre restas danĝero pro eblaj inundoj kaj detruaj terlavangoj en sektoroj de Centra Ameriko, laŭ la informoj de la Nacia C entro de uraganoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)