Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPlejnovaj statistikoj: laŭ la plej nova statistiko de la 26a de novembro [2020] de la Monda Organizo pri Sano, la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la tuta mondo estas pli ol 60 074 000 [sesdek milionoj sepdek kvar mil] kaj la nombro de mortoj pro la viruso estas pli ol 1 416 000 [unu miliono kvarcent dekses mil]. Laŭ ĝenerala antaŭkalkula raporto de la usona Centro pri Preventado kaj Regado de Malsanoj [CDC], la nombro de usonaj mortintoj pro la kronvirusa malsano atingos 394 000 [tricent naŭdek kvar mil] ĝis 321 000 [tricent dudek unu mil] la 19an de decembro. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Perforto kontraŭ virinoj; la 25a de novembro estis la Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj. La perforto kontraŭ virinoj estas unu el la plej disvastigitaj formoj de atenco kontraŭ homaj rajtoj. Ĝi inkluzivas seksan molestadon, enhejman perforton, homan ŝakradon por seksa ekspluatado, infanan geedzecon kaj inan seksan mutiladon. Pro senpuneco, honto aŭ stigmato, la perforto restas grandparte neraportata. Por preventi tiun perforton kontraŭ virinoj, gravan rolon ludas edukado pri seksismo kiu banaligas praktikojn pri fitraktado de virinoj kaj pri seksatenco. Deksestaga kampanjo kunordigita de Unuiĝintaj Nacioj por aktivismo kontraŭ genrobazita perforto, organizas eventojn por altiri atenton al tiu temo, certigante servojn al viktimoj kaj fokusiĝante pri preventado. (Laŭ raporto de TEJO kaj Unuiĝintaj Nacioj)

Rusia pacprotektanta forto en Kaŭkazio: vendrede, la 20an de novembro [2020], rusia nacidefenda ministro Sergej Ŝojgu diris, ke Rusio plenumis aranĝon de pacprotekta forto en Nagorno-Karabaĥo kaj jam komencis la pacprotektan taskon tie. Rusio sendis 1 960 pacprotektantojn kaj diversajn militajn ekipaĵojn en la regionon. La 9an de novembro la gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis deklaron pri batalhalto en la regiono Nagorno-Karabaĥo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)