Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-11-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMurdo de irana nukleo-sciencisto: sabate, la 28an de novembro [2020], la Irana Ministerio de Defendo anoncis, ke vendrede [27 nov 2020] “armitaj teroristoj” murdis la ĉefan iranan nukleo-fizikiston Mohsen Fakhri Zadeh, kiu estris la iranan nuklean programon. Laŭ lokaj mediatoj, li estis atakita 60 kilometrojn nordoriente de de la ĉefurbo Teherano. Atestantoj diris, ke kiam la veturilo de la sciencisto iris sur strato de la vilaĝo, eksplodo okazis sekvita de pafado, kiu mortigis kelkajn homojn. La ministerio aldonis, ke la sciencisto estis severe vundita kaj portita al malsanulejo, sed la medicina teamo malsukcesis savi lin. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Plejnovaj statistikoj: laŭ la plej nova statistiko de la 26a de novembro [2020] de la Monda Organizo pri Sano, la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la tuta mondo estas pli ol 60 074 000 [sesdek milionoj sepdek kvar mil] kaj la nombro de mortoj pro la viruso estas pli ol 1 416 000 [unu miliono kvarcent dekses mil]. Laŭ ĝenerala antaŭkalkula raporto de la usona Centro pri Preventado kaj Regado de Malsanoj [CDC], la nombro de usonaj mortintoj pro la kronvirusa malsano atingos 394 000 [tricent naŭdek kvar mil] ĝis 321 000 [tricent dudek unu mil] la 19an de decembro. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Rusia pacprotektanta forto en Kaŭkazio: vendrede, la 20an de novembro [2020], rusia nacidefenda ministro Sergej Ŝojgu diris, ke Rusio plenumis aranĝon de pacprotekta forto en Nagorno-Karabaĥo kaj jam komencis la pacprotektan taskon tie. Rusio sendis 1 960 pacprotektantojn kaj diversajn militajn ekipaĵojn en la regionon. La 9an de novembro la gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis deklaron pri batalhalto en la regiono Nagorno-Karabaĥo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)