Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Grava parolo de Xi Jinping en pintkunveno de BRICS
– Elterigitaj 100 farbitaj lignaj ĉerkoj de antaŭ ĉirkaŭ 2 500
jaroj en Egiptio
– Naskiĝis la plej granda liberkomerca zono
– Birda protektado en lernejoj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Grava parolo de Xi Jinping en pintkunveno de BRICS
Vespere de la 17a de novembro okazis la 12a pintkunveno de
BRICS per videokonferenco. En sia parolo titolita Helpi Unu Alian
por Batali kontraŭ Epidemio, Unuanime Antaŭenpuŝi Kunlaboron,
ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke la kvin landoj de BRICS
devas persisti en multflankismo, unuiĝi kaj kunlabori, malfermi kaj
kreadi, doni prioritaton al homa vivo, efektivigi malaltkarbonan
vivon, helpi unu alian por batali kontraŭ la epidemio kaj unuanime
antaŭenpuŝi kunlaboron.
– Elterigitaj 100 farbitaj lignaj ĉerkoj de antaŭ ĉirkaŭ 2 500 jaroj en
Egiptio
La 14-an de novembro, egipta ministro pri turismo kaj antikvaĵoj
Khaled el Anany anoncis, ke 100 farbitaj lignaj ĉerkoj de antaŭ
ĉirkaŭ 2 500 jaroj estis elterigitaj en la regiono Saqqara de la
provinco Giza. Tio estas la plej grava arkeologia malkovro de
Egiptio ĉijare.
– Naskiĝis la plej granda liberkomerca zono
Post 8-jara traktado, la 15-an de novembro RAEP - Regiona
Ampleksa Ekonomia Partnereco, estis oficiale subskribita dum la
seriaj kunvenoj de ŝtatgvidantoj pri orientazia kunlaboro. Laŭ
fakuloj, la subskribo de RAEP antaǔenpuŝos ekonomian
revigliĝon, akcelos longdaŭrajn prosperon kaj disvolvadon,
plifortigos la fidon de la mondo pri multflanka komerca sistemo kaj
aldonos grandan movforton al la monda ekonomio.
– Birda protektado en lernejoj
En la ĉina provinco Hebei novembro estas monato por diskonigi
protektadon de sovaĝaj bestoj. Fakuloj el Cangzhou-a Sav-Centro de
Sovaĝaj Bestoj iris en mez- kaj element-lernejojn por diskonigi
sciojn pri birda protektado, gvidi lernantojn respekti la naturon kaj
aktive partopreni en agadoj pri protekto de sovaĝaj bestoj. En sia
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping substrekas, ke
homoj kaj naturo devas harmonie kunekzisti.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn |