Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-11-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Putin alte taksas ĉinajn atingojn en la batalo kontraǔ
KOVIM-19
– Sondilo Chang'e-5 faris orbitan korekton
– Surpapera Malpermesita Urbo
– 75-jarulo el ĉina provinco Hunan famiĝis en interreto
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Putin alte taksas ĉinajn atingojn en la batalo kontraǔ KOVIM-19

La 17-an de novembro, dum la 12-a Pintkunveno de BRICS-landoj,
rusa prezidento Putin diris, ke Ĉinio pruvis al la mondo, ke la nova
koronviruso estas regebla, kaj Ĉinio starigis bonan modelon por aliaj
landoj ĉiflanke. La 18-an de novembro, Zhao Lijian, proparolanto de
la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, dankis la pozitivan
takson de prezidento Putin.

– Sondilo Chang'e-5 faris orbitan korekton

Je la 22a horo kaj ses minutoj de la 24a de novembro laŭ la pekina
tempo, la sondilo Chang'e-5 plenumis la unuan orbitan korekton
kiam ĝia motoro 3000N funkciis por ĉirkaŭ du sekundoj, kaj post tio
ĝi daŭrigis sian vojaĝon al la Luno. Tiam la sondilo estis en orbito
jam de ĉirkaŭ 17 horoj kaj estis je 160 mil kilometroj for de la Tero.

– Surpapera Malpermesita Urbo

La Muzeo de la Imperiestra Palaco kompilis kaj
eldonis Kalendaron de Malpermesita Urbo en la sinsekvaj kvin
jaroj de 1933 ĝis 1937. Ili estis tre popularaj, tamen pro milita
ĥaoso ĉesis la eldonado. Ĉijare, okaze de la 600-jara jubileo de
finkonstruado de la Malpermesita Urbo, la Eldonejo de Imperiestra
Palaco eldonis Kompleton de 12 Kalendaroj de Malpermesita
Urbo.

– 75-jarulo el ĉina provinco Hunan famiĝis en interreto

Peng Guofei estas 75-jara kamparano kiu loĝas en montara vilaĝo
kies infrastrukturo estis plibonigita de la registaro dum la lastaj
jaroj. Nun la vilaĝo havas 4G-interreton kaj fakuloj instruis
vilaĝanojn pri rekta dissendo. Peng Guofei diligente lernis,
komencis uzi interreton por helpi la disvolviĝon de sia vilaĝo kaj
famiĝis. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping
asertas, ke “ La tuta socio devas respekti, prizorgi kaj subteni
maljunulojn, kaj certigi, ke ili havu feliĉan vivon kun pli da kaj pli
bonaj aktivaĵoj por maljunuloj”.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn