Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTifonoj en Filipinoj: la 23an de novembro [2020], la singapura ĵurnalo The Straits Times raportis, ke la filipina arkipelago estas aparte vundebla fronte al tifonoj, kiuj pli kaj pli rapide sin sekvas. Ĉi-jare, la lando suferis 21 tempestojn, kies plej freŝdata mortigis 73 homojn kaj kaŭzis damaĝojn je milionoj da eŭroj . Riveroj eliĝis el siaj fluejoj, terglitoj detruadis vilaĝojn kaj rizkampojn. La plej granda parto de la ĉefurbo Manilo estis inundita de kota akvo, kiu en kelkaj lokoj atingis tegmentojn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Trajno inter Ĉinio kaj Germanio: sabate, la 28an de novembro [2020], nova kargotrajna itinero malfermiĝis por kunligi Hamburgon en Germanio kaj Xuzhou, industrian kaj transportan nodon en orienta Ĉinio. Ĉina-eŭropaj fervojaj interligoj estis fortigitaj post kiam la kronvirusa pandemio interrompis maran kaj aeran trafikon. La fervoja kompanio diris, ke dum la vojaĝo sur la itinero longa je pli ol 10 000 kilometroj, la trajno trapasos Kazaĥion, Rusion, Belorusion kaj Pollandon kaj atingos Hamburgon post 15 tagoj. (Laŭ raporto de ĈRI)

Murdo de irana nukleo-sciencisto: sabate, la 28an de novembro [2020], la Irana Ministerio de Defendo anoncis, ke vendrede [27 nov 2020] “armitaj teroristoj” murdis la ĉefan iranan nukleo-fizikiston Mohsen Fakhri Zadeh, kiu estris la iranan nuklean programon. Laŭ lokaj mediatoj, li estis atakita 60 kilometrojn nordoriente de de la ĉefurbo Teherano. Atestantoj diris, ke kiam la veturilo de la sciencisto iris sur strato de la vilaĝo, eksplodo okazis sekvita de pafado, kiu mortigis kelkajn homojn. La ministerio aldonis, ke la sciencisto estis severe vundita kaj portita al malsanulejo, sed la medicina teamo malsukcesis savi lin. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)