Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInfan-morteco rekorde malalta: dum 30 jaroj infana morteco en la mondo pli ol duoniĝis, de 9,3 % en 1990 al 3,8 % en 2020, laŭ la Infan-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). Tio estas rekordo, kaj la plejparto de la malaltiĝo okazis en malriĉaj landoj. Ekzemple en Barato en 1960 mortis 24,2 %, sed en 2019 la nombro estis 3,94 %. Infana morteco estas pri infanoj, kiuj mortas antaŭ ili kvin-jariĝas. Infaneta morteco estas pri infanoj, kiuj mortas antaŭ ili fariĝas unu-jaraĝaj. Tamen, 3,8 % de infana morteco en la mondo signifas, ke 14 000 ankoraŭ ne -kvin-jariĝintaj infanoj mortas ĉiutage. (Laŭ raporto de Esperu: bonaj novaĵetoj de la mondo)

Novaj Kovim-19-kazoj en Ĉinio: marde, la 1an de decembro [2020], la Ĉina Nacia Komisiono pri Sano, informis , ke tiutage ĝi registris naŭ novajn kazojn de la kronvirusa malsano, du de la lokaj infektiĝoj kaj sep de el eksterlande. Estas registritaj tri novaj sensimptomaj kazoj de la malsano, kaj 259 sensimptomaj pacientoj restas sub medicina observado. Estas raportita neniu morto rilata al la nova kronviruso , kaj 18 pacientoj estas elhospitaligitaj post resaniĝo. Ĝis mardo [01 dec 2020], la totala nombro de konfirmitaj kazoj atingis 86 551, kun 4 634 mortoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Bona novaĵo: laŭ raporto de la 16a de novembro [2020], ĉiun lernejan tagon, pli ol unu miliardo da infanoj iras al lernejo tutmonde. Tio signifas, ke 90 % de la infanoj tra la mondo estas enskribitaj en lernejojn. Antaŭ 50 jaroj la nombro estis 72 %, laŭ la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). Tio inkluzivas infanejojn, elementajn lernejojn kaj mezlernejojn. Aktualaj problemoj estas tio, ke iuj regionoj havas tiom da infanoj, ke la situacio estos tro multekosta por ili baldaŭ, kaj jam mankas sufiĉe da trejnitaj instruistoj kaj pedagogiaj materialoj. Aliaj problemoj rilatas al la manko de higieno kaj manĝaĵo por la infanoj. UNICEF intencas labori pli intense por solvi tiujn problemojn. (Laŭ raporto de Johannes Genberg en: Esperu: bonaj novaĵetoj de la mondo)