Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKanado planas elpeli azilpetantojn: post la interrompo de la elpeladoj de post la 17a de marto [2020], Kanado intencas rekomenci fari tion baldaŭ. La azilpetantoj, kiuj ne akiris la statuson de rifuĝinto, riskas elpelon al sia origina lando. Dek kvar landoj kiel Irako, Haitio aŭ Demokratia Respubliko Kongo ne estas koncernataj de tiuj elpeladoj. Tamen laŭ du respondeculoj, tiu administracia decido tuŝas milojn da aliaj personoj, kiuj estas bezonataj dum la kronvirusa pandemio, homoj kiel ekzemple purigistoj kaj pordogardistoj. Ĝis nun, dato de elpelado ankoraŭ ne estas fiksita por tiuj azilpetantoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Infan-morteco rekorde malalta: dum 30 jaroj infana morteco en la mondo pli ol duoniĝis, de 9,3 % en 1990 al 3,8 % en 2020, laŭ la Infan-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). Tio estas rekordo, kaj la plejparto de la malaltiĝo okazis en malriĉaj landoj. Ekzemple en Barato en 1960 mortis 24,2 %, sed en 2019 la nombro estis 3,94 %. Infana morteco estas pri infanoj, kiuj mortas antaŭ ili kvin-jariĝas. Infaneta morteco estas pri infanoj, kiuj mortas antaŭ ili fariĝas unu-jaraĝaj. Tamen, 3,8 % de infana morteco en la mondo signifas, ke 14 000 ankoraŭ ne -kvin-jariĝintaj infanoj mortas ĉiutage. (Laŭ raporto de Esperu: bonaj novaĵetoj de la mondo)

Novaj Kovim-19-kazoj en Ĉinio: marde, la 1an de decembro [2020], la Ĉina Nacia Komisiono pri Sano, informis , ke tiutage ĝi registris naŭ novajn kazojn de la kronvirusa malsano, du de la lokaj infektiĝoj kaj sep de el eksterlande. Estas registritaj tri novaj sensimptomaj kazoj de la malsano, kaj 259 sensimptomaj pacientoj restas sub medicina observado. Estas raportita neniu morto rilata al la nova kronviruso , kaj 18 pacientoj estas elhospitaligitaj post resaniĝo. Ĝis mardo [01 dec 2020], la totala nombro de konfirmitaj kazoj atingis 86 551, kun 4 634 mortoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)