Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPerforto kontraŭ virinoj; la 25a de novembro estis la Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj. La perforto kontraŭ virinoj estas unu el la plej disvastigitaj formoj de atenco kontraŭ homaj rajtoj. Ĝi inkluzivas seksan molestadon, enhejman perforton, homan ŝakradon por seksa ekspluatado, infanan geedzecon kaj inan seksan mutiladon. Pro senpuneco, honto aŭ stigmato, la perforto restas grandparte neraportata. Por preventi tiun perforton kontraŭ virinoj, gravan rolon ludas edukado pri seksismo kiu banaligas praktikojn pri fitraktado de virinoj kaj pri seksatenco. Deksestaga kampanjo kunordigita de Unuiĝintaj Nacioj por aktivismo kontraŭ genrobazita perforto, organizas eventojn por altiri atenton al tiu temo, certigante servojn al viktimoj kaj fokusiĝante pri preventado. (Laŭ raporto de TEJO kaj Unuiĝintaj Nacioj)

Kanado planas elpeli azilpetantojn: post la interrompo de la elpeladoj de post la 17a de marto [2020], Kanado intencas rekomenci fari tion baldaŭ. La azilpetantoj, kiuj ne akiris la statuson de rifuĝinto, riskas elpelon al sia origina lando. Dek kvar landoj kiel Irako, Haitio aŭ Demokratia Respubliko Kongo ne estas koncernataj de tiuj elpeladoj. Tamen laŭ du respondeculoj, tiu administracia decido tuŝas milojn da aliaj personoj, kiuj estas bezonataj dum la kronvirusa pandemio, homoj kiel ekzemple purigistoj kaj pordogardistoj. Ĝis nun, dato de elpelado ankoraŭ ne estas fiksita por tiuj azilpetantoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Infan-morteco rekorde malalta: dum 30 jaroj infana morteco en la mondo pli ol duoniĝis, de 9,3 % en 1990 al 3,8 % en 2020, laŭ la Infan-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). Tio estas rekordo, kaj la plejparto de la malaltiĝo okazis en malriĉaj landoj. Ekzemple en Barato en 1960 mortis 24,2 %, sed en 2019 la nombro estis 3,94 %. Infana morteco estas pri infanoj, kiuj mortas antaŭ ili kvin-jariĝas. Infaneta morteco estas pri infanoj, kiuj mortas antaŭ ili fariĝas unu-jaraĝaj. Tamen, 3,8 % de infana morteco en la mondo signifas, ke 14 000 ankoraŭ ne -kvin-jariĝintaj infanoj mortas ĉiutage. (Laŭ raporto de Esperu: bonaj novaĵetoj de la mondo)