Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoIndustria poluado en Brazilo: dimanĉe, la 6an de decembro [2020], la Internacia Federacio por Homaj Rajtoj raportis, ke en la brazila sub-ŝtato Maranjo, nord-okcidente de Brazilo, troviĝas komunumo de 1100 loĝantoj decidintaj akiri respekton por siaj rajtoj. De pli ol 30 jaroj ili suferas poluadon kaŭzitan de gigantaj firmaoj de la minindustrio aŭ ŝtalproduktado. La komunumanoj proponis nekutiman inviton al industriistoj kaj politikuloj, kiuj ignoras la poluadon, al sia vilaĝo por manĝi kun la loĝantoj ion el nealloga menuo de poluita manĝaĵo kaj nepura akvo servite sur malpuraj teleroj kaj en glasoj kovritaj per industria polvo. Ne estas konate, ĉu la industriistoj kaj la politikistoj akceptis la inviton. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Sabate, la 5an de decembro [2020] dum senprecedenca parolado en Valdosta, Georgio, Prezidento Donald Trump denove kaj false deklaris sian venkon, unu monaton post la usona balotado. Intertempe Usono suferegas de la katastrofe mistraktita batalo kontraŭ la pandemio kun jam 280 000 da mortoj kaj pli ol 14 milionoj da infektoj. (Laŭ raporto de STUDIO)

Kanado planas elpeli azilpetantojn: post la interrompo de la elpeladoj de post la 17a de marto [2020], Kanado intencas rekomenci fari tion baldaŭ. La azilpetantoj, kiuj ne akiris la statuson de rifuĝinto, riskas elpelon al sia origina lando. Dek kvar landoj kiel Irako, Haitio aŭ Demokratia Respubliko Kongo ne estas koncernataj de tiuj elpeladoj. Tamen laŭ du respondeculoj, tiu administracia decido tuŝas milojn da aliaj personoj, kiuj estas bezonataj dum la kronvirusa pandemio, homoj kiel ekzemple purigistoj kaj pordogardistoj. Ĝis nun, dato de elpelado ankoraŭ ne estas fiksita por tiuj azilpetantoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)