Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBritio kaj Eŭropa Unio: merkrede, la 9an de decembro [2020], brita ĉefministro Boris Johnson iris al Bruselo por fari personan renkontiĝon kun Ursula von der Leyen, prezidanto de Eŭropa Komisiono, antaŭvespere de la pintkunveno de la gvidantoj de la 27 membroŝtatoj de Eŭropa Unio. La kunveno estis vaste atentata de la mondo, kiu volas vidi, ĉu povos esti plenumita la interkonsento pri la estontaj komercaj rilatoj inter Britio kaj EU post la eliro de Britio el EU. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Alvoko por ĉesigi la infanan geedziĝon: lunde, la 7an de decembro [2020], Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres alvokis duobligi la strebojn por ĉesigi la infanan geedziĝon kaj perforton ekzistantan en kelkaj regionoj de la mondo. Per la socia retejo Tvitero, Guterres diris, ke tiu praktiko estas tragedio, kiu envolvas infaninojn kaj virinojn en cirklon de malriĉeco kaj perforto. Okaze de la Agotago de aktivismo, la supera reprezentanto de UN deklaris, ke perforto kontraŭ virinoj kaj infaninoj havas siajn radikojn en la malegalecaj potenco-rilatoj inter seksoj, struktura malegaleco kaj diskriminacio. Datumoj de UN raportas, ke 12 milionoj da knabinoj tutmonde estas devige edzinigataj ĉiujare je tre frua aĝo, kio interalie antaŭkondiĉas, ke ili povas suferi pri pli da sanproblemoj kaj nedezirataj gravediĝoj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Industria poluado en Brazilo: dimanĉe, la 6an de decembro [2020], la Internacia Federacio por Homaj Rajtoj raportis, ke en la brazila sub-ŝtato Maranjo, nord-okcidente de Brazilo, troviĝas komunumo de 1100 loĝantoj decidintaj akiri respekton por siaj rajtoj. De pli ol 30 jaroj ili suferas poluadon kaŭzitan de gigantaj firmaoj de la minindustrio aŭ ŝtalproduktado. La komunumanoj proponis nekutiman inviton al industriistoj kaj politikuloj, kiuj ignoras la poluadon, al sia vilaĝo por manĝi kun la loĝantoj ion el nealloga menuo de poluita manĝaĵo kaj nepura akvo servite sur malpuraj teleroj kaj en glasoj kovritaj per industria polvo. Ne estas konate, ĉu la industriistoj kaj la politikistoj akceptis la inviton. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)