Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-12-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Emisiitaj memormoneroj pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022
– Adiaŭo al granda pando vojaĝanta en Ueno de Tokio, Japanio
– Transloĝiĝis la monde plej soleca elefanto
– Perdita trezoro de Yuanmingyuan revenis hejmen
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Emisiitaj memormoneroj pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

La 1-an de decembro en Pekino, Ĉina Popola Banko kaj la
Organiza Komitato de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kune okazigis
ceremonion pri emisio de memormoneroj oraj kaj arĝentaj pri
Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. He Jianghai, vic-ĝenerala
sekretario de la komitato, diris en sia parolado, ke emisio de la
memorigaj moneroj estas grava parto de la preparoj por la Vintraj
Olimpikoj.

– Adiaŭo al granda pando vojaĝanta en Ueno de Tokio, Japanio

La 7-an de decembro grandega afiŝo estis pendigita sur konstruaĵo
en Ueno, Tokio, por danki al la granda pando Xiangxiang pro ĝia
vizito al Ueno. La granda pando vojaĝas en Japanio kaj revenos al

Ĉinio fine de decembro. Lastatempe en Ueno okazis adiaŭaj
agadoj.

– Transloĝiĝis la monde plej soleca elefanto

La 29-an de novembro, la 35-jara vira azia elefanto Kavan, de
Islamabada bestoĝardeno en Pakistano, ekvojaĝis al rezervejo de
sovaĝaj bestoj en Kamboĝo per aviadilo kaj kamiono. En 2012,
Kavan fariĝis la nura azia elefanto en Pakistano kaj la plej soleca
en la mondo. En Kamboĝo, Kavan komencas sian novan vivon.

– Perdita trezoro de Yuanmingyuan revenis hejmen

La 1-an de decembro, Nacia Administracio de Kulturaj Heredaĵoj
de Ĉinio kaj la pekina registaro okazigis ceremonion por la reveno
bronza ĉevalkapo, perdita antaŭ 160 jaroj,  al sia
hejmo Yuanmingyuan, ankaŭ konata kiel la Malnova Somera
Palaco, kie ĝi restos eksponata al la publiko. En sia libro Regado
de Ĉinio, ĉina Prezidanto Xi Jinping klarigas, ke necesas plimultigi
kaj plibonigi kulturajn servojn kaj certigi, ke ĉiuj homoj havu aliron
al ili.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn