Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoJoe Biden proponas indiĝenan ministron: vendrede, la 18an de decembro [2020], la novelektita prezidanto de Usono, Joe Biden, nomumis kiel ministron pri enlandaj aferoj Deb Haaland. Filino de norvegdevena patro kaj indiana patrino ŝi estas oficiale listigita, kiel membro de la popolo Pueblo Laguna loĝanta en la ŝtato Nov-Meksiko ekde la 13-a jarcento. Se ŝia nomumo estos konfirmita de la Usona Senato, ŝi iĝos la unua ministro de indiĝena deveno en la historio de Usono. En sia posteno ŝi interalie regos la naturajn parkojn kaj indianajn rezervejojn de Usono. Ŝi ankaŭ havos ĉefan rolon en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Jam en 2018 ŝi iĝis la unua indiĝena deputito en la Ĉambro de Reprezentantoj, la usona parlamento, kaj faris sian ĵuron en tradicia vestaĵo de sia popolo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Emmanuel Macron estis infektita: ĵaŭde, la 17an de decembro [2020], la franca prezidentejo diris en deklaro, ke franca prezidento Emmanuel Macron estis ekzamenita pri la nova kronviruso, kaj la rezulto montris pozitivan reakcion. Laŭ alia raporto, franca ĉefministro, parlamenta prezidanto kaj la edzino de Macron komencis sin izoli pro la kontakto kun la prezidento. Samtage ankaŭ la portugala ĉefministrejo deklaris, ke la ĉefministro nuligis ĉiujn oficialajn aktivecojn kaj komencis sin izoli pro la kontakto kun Macron. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Hungario malobservas eŭropan juron: ĵaŭde, la 17an de decembro [2020], Hungario estis kondamnita de la justica kortumo de Eŭropa Unio pro ties malobservo de la eŭropa juro koncerne azilon pro la efektivigo de "transitejoj” ĉe sia landlimo kun Serbio. La justica kortumo de EU opinias, ke la azilpetantoj estas detenitaj en la transitejaj kampoj sen valida kialo kaj en majo 2020 postulis liberigi ilin. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)