Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFinfine interkonsento pri Brit-eliro: ĵaŭde, la 24an de decembro [2020], Britio kaj Eŭropa Unio subskribis interkonsenton, nur sep tagojn antaŭ ol Britio forlasas unu el la plej grandaj komercaj blokoj de la mondo en sia plej signifa tutmonda ŝanĝo post la perdo de sia imperio. "Interkonsento estas finita", diris fonto el Downing Street, la rezidejo de la ĉefmininstro. Ĝi diris: "Ni reprenis regon super nia mono, landlimoj, leĝoj, komerco kaj niaj fiŝkaptaj akvoj." (Laŭ raporto de la gazeto The Guardian)

La irana nuklea interkonsento: marde, la 22an decembro [2020], Ĉinio alvokis revenigi la iranan nuklean interkonsenton sur la ĝustan vojon kaj petis Usonon realiĝi al la interkonsento kiel eble plej frue. Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio ĉe UN diris interalie, ke la unuflanka retiriĝo de Usono el la interkonsento en majo 2018, ĝia daŭra forta premado sur Iranon kaj ĝia subfosado de la klopodoj de la partioj por subteni la interkonsenton estas veraj kaŭzoj de la nuna senelirejo de la irana nuklea demando. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Verdikto kontraŭ teroristo: lunde, la 21an de decembro [2020], kortumo en la germana urbo Magdeburgo verdiktis al porĉiama malliberejo, kun minimumo de dek kvin jaroj, kontraŭ 28-jara germano, aŭtoro de la rasisma kaj antisemitisma atenco en Halle-urbo, Germanio. La 9an de oktobro 2019, provizite per multaj armiloj kaj militvestite, tiu ekstremisma simpatianto, kiu suferas personajn perturbojn, filmis kaj diskonigis realtempe sian provon de sturmo kontraŭ sinagogo dum la juda festo Jom Kipur. La masakro estis evitigita ĝustatempe, ĉar li ne sukcesis rompi la pordon de la konstruaĵo. Sed li poste celdirektis sian armilon kontraŭ preterpasantojn. Du estis mortigitaj, pluraj aliaj vunditaj, antaŭ ol la polico sukcesis deteni lin. Dum la tuta proceso, la akuzito ne esprimis ian ajn rimorson, li, tute male, ripetadis dirojn konspirajn, rasismajn, mizoginajn kaj neadismajn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)