Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoHungario malobservas eŭropan juron: ĵaŭde, la 17an de decembro [2020], Hungario estis kondamnita de la justica kortumo de Eŭropa Unio pro ties malobservo de la eŭropa juro koncerne azilon pro la efektivigo de "transitejoj” ĉe sia landlimo kun Serbio. La justica kortumo de EU opinias, ke la azilpetantoj estas detenitaj en la transitejaj kampoj sen valida kialo kaj en majo 2020 postulis liberigi ilin. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Finfine interkonsento pri Brit-eliro: ĵaŭde, la 24an de decembro [2020], Britio kaj Eŭropa Unio subskribis interkonsenton, nur sep tagojn antaŭ ol Britio forlasas unu el la plej grandaj komercaj blokoj de la mondo en sia plej signifa tutmonda ŝanĝo post la perdo de sia imperio. "Interkonsento estas finita", diris fonto el Downing Street, la rezidejo de la ĉefmininstro. Ĝi diris: "Ni reprenis regon super nia mono, landlimoj, leĝoj, komerco kaj niaj fiŝkaptaj akvoj." (Laŭ raporto de la gazeto The Guardian)

Verdikto kontraŭ teroristo: lunde, la 21an de decembro [2020], kortumo en la germana urbo Magdeburgo verdiktis al porĉiama malliberejo, kun minimumo de dek kvin jaroj, kontraŭ 28-jara germano, aŭtoro de la rasisma kaj antisemitisma atenco en Halle-urbo, Germanio. La 9an de oktobro 2019, provizite per multaj armiloj kaj militvestite, tiu ekstremisma simpatianto, kiu suferas personajn perturbojn, filmis kaj diskonigis realtempe sian provon de sturmo kontraŭ sinagogo dum la juda festo Jom Kipur. La masakro estis evitigita ĝustatempe, ĉar li ne sukcesis rompi la pordon de la konstruaĵo. Sed li poste celdirektis sian armilon kontraŭ preterpasantojn. Du estis mortigitaj, pluraj aliaj vunditaj, antaŭ ol la polico sukcesis deteni lin. Dum la tuta proceso, la akuzito ne esprimis ian ajn rimorson, li, tute male, ripetadis dirojn konspirajn, rasismajn, mizoginajn kaj neadismajn. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)