Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSuferas la migrantoj en Bosnio: merkrede, la 23an de decembro [2020], provizora kampadejo nord-okcidente de Bosnio kiu loĝigis 1 300 migrantojn, malaperis dum incendio. La migrantoj envolviĝis en kovrilojn kaj dormosakojn provante rezisti al malvarmo kaj vento. Frostigitaj, kelkaj migrantoj ne disponis pri ŝuoj taŭgaj por vintraj temperaturoj; la bildoj raportitaj de la agentejo AP montras homojn en ŝuoj sen ŝtrumpetoj. Bosnio fariĝis transitejo preskaŭ neevitebla por miloj da migrantoj, kiuj esperas trapasi la kroatan landlimon por atingi Eŭropan Union. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Sistema polica perforto en Usono: denove, nigrulo estis mortigita de policisto, ĉi foje en Ohio, Usono. Temas pri la dua mortinto en similaj cirkonstancoj en la urbo Columbus dum la lastaj semajnoj. Tio estigas ondon de indigno en la lando, lacega pro sistemaj policaj perfortoj. La 47-jara Andre Hill, kiu ne estis armita, estis en la garaĝo de sia domo dum la nokto de lundo de la 21a de decembro, kiam li estis plurfoje celpafita de la polico. La detaloj estu ankoraŭ klarigitaj. Laŭ la lokaj mediatoj, la pafinto jam estis pasintece objekto de plendoj pro ekscesa uzado de perforto. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Finfine interkonsento pri Brit-eliro: ĵaŭde, la 24an de decembro [2020], Britio kaj Eŭropa Unio subskribis interkonsenton, nur sep tagojn antaŭ ol Britio forlasas unu el la plej grandaj komercaj blokoj de la mondo en sia plej signifa tutmonda ŝanĝo post la perdo de sia imperio. "Interkonsento estas finita", diris fonto el Downing Street, la rezidejo de la ĉefmininstro. Ĝi diris: "Ni reprenis regon super nia mono, landlimoj, leĝoj, komerco kaj niaj fiŝkaptaj akvoj." (Laŭ raporto de la gazeto The Guardian)