Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-12-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBrazila vicprezidento infektita: lunde, la 28an de decembro [2020], la oficejo de Brazila Vicprezidento Hamilton Mourão diris en deklaro, ke la vicprezidento montriĝis pozitiva dimanĉe en ekzameno pri la nova kronviruso kaj ke li restos izolita en la oficiala vicprezidenta loĝejo. Brazila prezidento Jair Bolsonaro estis infektita en julio kaj resaniĝis. Brazilo entute jam raportis pli ol cent naŭdek mil mortojn. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Suferas la migrantoj en Bosnio: merkrede, la 23an de decembro [2020], provizora kampadejo nord-okcidente de Bosnio kiu loĝigis 1 300 migrantojn, malaperis dum incendio. La migrantoj envolviĝis en kovrilojn kaj dormosakojn provante rezisti al malvarmo kaj vento. Frostigitaj, kelkaj migrantoj ne disponis pri ŝuoj taŭgaj por vintraj temperaturoj; la bildoj raportitaj de la agentejo AP montras homojn en ŝuoj sen ŝtrumpetoj. Bosnio fariĝis transitejo preskaŭ neevitebla por miloj da migrantoj, kiuj esperas trapasi la kroatan landlimon por atingi Eŭropan Union. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Sistema polica perforto en Usono: denove, nigrulo estis mortigita de policisto, ĉi foje en Ohio, Usono. Temas pri la dua mortinto en similaj cirkonstancoj en la urbo Columbus dum la lastaj semajnoj. Tio estigas ondon de indigno en la lando, lacega pro sistemaj policaj perfortoj. La 47-jara Andre Hill, kiu ne estis armita, estis en la garaĝo de sia domo dum la nokto de lundo de la 21a de decembro, kiam li estis plurfoje celpafita de la polico. La detaloj estu ankoraŭ klarigitaj. Laŭ la lokaj mediatoj, la pafinto jam estis pasintece objekto de plendoj pro ekscesa uzado de perforto. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)