Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-01-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFinfine interkonsento pri Brit-eliro: ĵaŭde, la 24an de decembro [2020], Britio kaj Eŭropa Unio subskribis interkonsenton, nur sep tagojn antaŭ ol Britio forlasas unu el la plej grandaj komercaj blokoj de la mondo en sia plej signifa tutmonda ŝanĝo post la perdo de sia imperio. "Interkonsento estas finita", diris fonto el Downing Street, la rezidejo de la ĉefmininstro. Ĝi diris: "Ni reprenis regon super nia mono, landlimoj, leĝoj, komerco kaj niaj fiŝkaptaj akvoj." (Laŭ raporto de la gazeto The Guardian)

Argentino permesas abortigon: merkrede, la 30an de decembro [2020], la Kongreso de la Argentina Nacio adoptis leĝon, kiu laŭleĝigas abortigon. Miloj da manifestaciantoj poste celebris la decidon surstrate, sed la Katolika Eklezio kaj evangeliismaj protestantoj esprimis bedaŭron pri la decido. Argentino kuniĝas kun Kubo, Urugvajo, Gujanokaj la Federala Distrikto de Meksiko-urbo –la solaj lokoj en Latinameriko, kie abortigo estas permesata senkondiĉe. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Usono plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio: la usona registaro estis malbone preparita, mensogis al sia loĝantaro pri la danĝero de Kovim-19 kaj neglektis protekti sian popolon dum la pandemio. Ĝi apenaŭ subtenas senlaborulojn kaj malsatajn familiojn kaj nun eĉ malsukcesas lanĉi rapidan imunigan procezon. La tuta katastrofo atestas pri malkompetenta registaro, sistema manko de socia respondeco, kaj pri karikatura demokratio, en kiu ne gravas la bonfarto de la popolo, sed nur la interesoj de la malgranda riĉa klaso. (Laŭ raporto de STUDIO)