Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-01-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa aerokvalito pliboniĝis en Eŭropo: Aeropoluado estas grava problemo tutmonde, aparte en grandaj urboj. En Eŭropo, ĉiujare pro tio antaŭtempe mortas ĉirkaŭ 400 000 homoj. Sed dum la lastaj dek jaroj en la plejparto de Eŭropo la aerokvalito pliboniĝis, laŭ European Environment Agency [EEA] (Eŭropa Vivmedia Agentejo, EVA). Precipe malaltiĝis la nivelo de la danĝera nitrogena dioksido (NO) – je 54 %. Pro tio, 60 000 eŭropanoj estas konsiderataj kiel savitaj de antaŭmorto pro aeropoluado. Estonio, Finnlando, Islando kaj Irlando havas la plej puran aeron kaj estas sub la maksimuma rekomendita nivelo de koncentriĝo de poluaj partikloj, starigita de la Monda Organizaĵo pri Sano (World Health Organization). Ses landoj; Bulgario, Kroatio, Ĉeĥio, Italio, Pollando kaj Rumanio ne plenumas la pli malrigoran nivelon de EU. Estas bona novaĵo, sed ĝi ne sufiĉas por EU, kiu kreis planon por forigi ĉiun aeropoluadon. (Fonto: Warp Institute) (Laŭ raporto de Esperu – bonaj novaĵetoj de la mondo

Palestinaj prizonuloj en Israelo: lunde, la 4an de januaro [2021] sanitaraj aŭtoritatuloj de Palestino avertis ke miloj da prizonuloj, inter ili maljunuloj kaj aliaj suferantaj kronikajn malsanojn, estas en danĝero en la israelaj karceroj pro manko de preventaj reguloj meze de la pandemio de Covid-19. La palestina ministrino pri sano, Mai Alkaila, postulis tujan liberigon de tiuj malliberuloj, kun prioritato por la plej aĝaj kaj la malsanuloj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez Gonzáles)

Argentino permesas abortigon: merkrede, la 30an de decembro [2020], la Kongreso de la Argentina Nacio adoptis leĝon, kiu laŭleĝigas abortigon. Miloj da manifestaciantoj poste celebris la decidon surstrate, sed la Katolika Eklezio kaj evangeliismaj protestantoj esprimis bedaŭron pri la decido. Argentino kuniĝas kun Kubo, Urugvajo, Gujanokaj la Federala Distrikto de Meksiko-urbo –la solaj lokoj en Latinameriko, kie abortigo estas permesata senkondiĉe. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)