Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-01-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKapitalismo en krizo: profesoro de la brita Londona Universitato Mariana Mazzucato diris en artikolo en la ĵurnalo Financial Times, ke la ĵus pasinta jaro la kronvirusa epidemio montris, ke la kapitalisma ekonomio ne nur falis en krizon, sed ankaŭ elmontris siajn strukturajn difektaĵojn, tio estas, ke decidfarantoj devas doni gravecon al justa, verda kaj daŭripova kresko dum ellaborado de politikoj por forte akceli nacian rekonstruon. La aŭtoro rimarkigis, ke por fari landojn pli bonajn ol antaŭe, oni devas klini la konkurencan medion al justa, verda kaj daŭripova kresko, kio utilas al ĉiuj koncernatoj kaj povas solvi severajn sociajn defiojn. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Palestinaj prizonuloj en Israelo: lunde, la 4an de januaro [2021] sanitaraj aŭtoritatuloj de Palestino avertis ke miloj da prizonuloj, inter ili maljunuloj kaj aliaj suferantaj kronikajn malsanojn, estas en danĝero en la israelaj karceroj pro manko de preventaj reguloj meze de la pandemio de Covid-19. La palestina ministrino pri sano, Mai Alkaila, postulis tujan liberigon de tiuj malliberuloj, kun prioritato por la plej aĝaj kaj la malsanuloj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez Gonzáles)

Usono plej malbone reagis al la kronvirusa pandemio: la usona registaro estis malbone preparita, mensogis al sia loĝantaro pri la danĝero de Kovim-19 kaj neglektis protekti sian popolon dum la pandemio. Ĝi apenaŭ subtenas senlaborulojn kaj malsatajn familiojn kaj nun eĉ malsukcesas lanĉi rapidan imunigan procezon. La tuta katastrofo atestas pri malkompetenta registaro, sistema manko de socia respondeco, kaj pri karikatura demokratio, en kiu ne gravas la bonfarto de la popolo, sed nur la interesoj de la malgranda riĉa klaso. (Laŭ raporto de STUDIO)