Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-01-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsona elekta sistemo malmoderna: ĵaŭde, la 7an de januaro [2021], proparolanto de la rusa ministerio pri eksteraj aferoj, María Zajárova, de la rusa informagentejo TASS, deklaris ke la “arkaika” elekta sistemo de Usono ne plenumas la modernajn demokratiajn normojn kaj iĝis la kaŭzo de la nuna divido de la usona socio. Ŝi emfazis ke la tumultoj okazintaj merkrede la 6an de januaro en Vaŝingtono estas “interna afero” de Usono. Samtempe, ŝi emfazis ke la “elekta sistemo de Usono estas arkaika” kaj ne plenumas la modernajn demokratiajn normojn, kio ebligas “plurajn perfortojn”, dum la usonaj amaskomunikiloj transformiĝis en “instrumenton de politika batalo”.
(Fonto: RT - laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Palestinaj prizonuloj en Israelo: lunde, la 4an de januaro [2021] sanitaraj aŭtoritatuloj de Palestino avertis ke miloj da prizonuloj, inter ili maljunuloj kaj aliaj suferantaj kronikajn malsanojn, estas en danĝero en la israelaj karceroj pro manko de preventaj reguloj meze de la pandemio de Covid-19. La palestina ministrino pri sano, Mai Alkaila, postulis tujan liberigon de tiuj malliberuloj, kun prioritato por la plej aĝaj kaj la malsanuloj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez Gonzáles)

Argentino permesas abortigon: merkrede, la 30an de decembro [2020], la Kongreso de la Argentina Nacio adoptis leĝon, kiu laŭleĝigas abortigon. Miloj da manifestaciantoj poste celebris la decidon surstrate, sed la Katolika Eklezio kaj evangeliismaj protestantoj esprimis bedaŭron pri la decido. Argentino kuniĝas kun Kubo, Urugvajo, Gujanokaj la Federala Distrikto de Meksiko-urbo –la solaj lokoj en Latinameriko, kie abortigo estas permesata senkondiĉe. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)