Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-01-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– MEP de Ĉinio superis 100 duilionojn da juanoj
– Malkovrita 850-jara ĉefurba muro de Jin-dinastio en Pekino
– Itala virino infektiĝis de KOVIM-19 en novembro 2019
– Serbio ricevis milionon da dozoj da vakcinoj el Ĉinio
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn
informojn!

– MEP de Ĉinio superis 100 duilionojn da juanoj
La Nacia Statistika Buroo publikigis la rezulton de la nacia
ekonomio de Ĉinio en 2020. La Malneta Enlanda Produkto (MEP)
de Ĉinio atingis pli ol 101 duilionojn da juanoj, je 2,3% pli multe ol
tiu de 2019. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping
klarigas, ke ĉina registaro celas plue malfermi la ĉinan ekonomion
kaj faciligi komercon kaj investojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj,
kontribuante por la konstruado de Homara Komunumo de Komuna
Estonteco.
– Malkovrita 850-jara ĉefurba muro de Jin-dinastio en Pekino
Arkeologoj malkovris en la distrikto Fengtai de Pekino restaĵojn de
la urbomuro de Zhongdu, ĉefurbo de Jin-dinastio, kiu regis de 1115
ĝis 1234. Ĝis nun estas elterigitaj 60-metroj da urbomuraj ruinoj
ĉirkaŭitaj de fosaĵo larĝa je 66 metroj. La urbo Zhongdu estis sieĝata
de la invadanta mongola armeo de Genghis Khan en 1213 kaj
komplete detruita du jarojn poste. Post du jardekoj, Kublai Khan
fondis la urbon Dadu, nuna Pekino, por esti ĉefurbo de Yuan-
dinastio.
– Itala virino infektiĝis de KOVIM-19 en novembro 2019

Laǔ raporto de la italaj amaskomunikiloj ANSA kaj La
Repubblica en la 11-a de januaro, internacia esplorteamo gvidata de
la itala Universitato de Milano trovis la genan sekvencon de la nova
koronviruso en specimeno kolektita por biopsio el iu itala junulino
kun haǔtmalsano en la 10-a de novembro 2019. La rezulto de la
esploro estis publikigita en la brita ĵurnalo British journal of
dermatology.
– Serbio ricevis milionon da dozoj da vakcinoj el Ĉinio
La 16an de januaro unu miliono da dozoj da kontraŭkoronvirusa
vakcino produktita de la ĉina kompanio Sinopharm atingis
Beogradon, ĉefurbo de Serbio. Serba prezidento Aleksandar Vucic,
ĉina ambasadoro en Serbio Chen Bo kaj serba ministro pri sano
Zlatibor Loncar bonvenigis la kargon en flughaveno. Vucic diris en
la bonveniga ceremonio, ke la vakcino estas "atesto de granda
amikeco inter Serbio kaj Ĉinio", kaj ĝi protektos vivojn de 500 000
homoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn