Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-02-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPolitika situacio en Birmo: merkrede, la 4an de februaro 2021, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la internacia komunumo devas krei bonan eksteran medion por ke Birmo povu konvene solvi la malkonsentojn. Li faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li respondis demandon pri la situacio en Birmo. Li diris, ke la Sekureca Konsilio de la UN marde okazigis internan konsiliĝon pri la situacio en Birmo, kaj Ĉinio konstrueme partoprenis en koncernaj diskutoj. Ĉiuj agoj adoptitaj de la Sekureca Konsilio devas favori la politikan kaj socian stabilecon kaj pacan repaciĝon de Birmo kaj eviti pliigon de streĉeco kaj pluan komplikiĝon de la situacio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Malegala distribuo de vakcino: lunde, la 18an de januaro [2021], la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus dum virtuala estrarkunsido, esprimis ke la eblecoj atingi egalrajtan distribuon de vakcinoj kontraŭ la kronviruso estas ege minacataj. “Samgrade kiel la unuaj vakcinoj estas uzataj, la promeso je egalrajta aliro estas en grava risko”, li aldonis. “Pli ol 39 miionoj da vakcinaj dozoj estis provizitaj en almenaŭ 49 landoj kun altnivelaj enspezoj. Nur 25 dozoj estis donitaj en lando je malaltaj niveloj. Ne 25 milionoj, nek 25 mil: (sed nur) 25”, li bedaŭris. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González - fonto: RT)

Usona elekta sistemo malmoderna: ĵaŭde, la 7an de januaro [2021], proparolanto de la rusa ministerio pri eksteraj aferoj, María Zajárova, de la rusa informagentejo TASS, deklaris ke la “arkaika” elekta sistemo de Usono ne plenumas la modernajn demokratiajn normojn kaj iĝis la kaŭzo de la nuna divido de la usona socio. Ŝi emfazis ke la tumultoj okazintaj merkrede la 6an de januaro en Vaŝingtono estas “interna afero” de Usono. Samtempe, ŝi emfazis ke la “elekta sistemo de Usono estas arkaika” kaj ne plenumas la modernajn demokratiajn normojn, kio ebligas “plurajn perfortojn”, dum la usonaj amaskomunikiloj transformiĝis en “instrumenton de politika batalo”.
(Fonto: RT - laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)