Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-02-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Mankas unu jaro por la malfermo de Vintraj Olimpikoj en Pekino
– Nova mutacio de nova koronviruso raportita de Britio
– Ret-vendado por Printempa Festo
– Xi Jinping inspektis Guizhou antaŭ Printempa Festo
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Mankas unu jaro por la malfermo de Vintraj Olimpikoj en Pekino
La 4-a de februaro markis la unujaran retrokalkulon por malfermiĝo
de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. Ĉiuj konkursejoj estas
pretaj. La Vintraj Olimpikoj plene uzos la ejojn kreitajn por la
Someraj Olimpikoj 2008, ĉar ĉiuj konkursejoj povas esti laŭbezone
konvertitaj por vintraj aŭ someraj sportoj.
– Nova mutacio de nova koronviruso raportita de Britio
Laŭ raporto de la brita amaskomunikilo Sky News en la 2-a de
februaro, britaj fakuloj pri sano trovis novan mutacion en
specimenoj de la mutaciita nova koronviruso, kiu estis
raportita antaŭe. La nova mutacio povas helpi la viruson eviti la
defendon de la homa imunsistemo.
– Ret-vendado por Printempa Festo
La reta aĉet-festo por la Printempa Festo, kunaranĝita de Ĉina
Ministerio de Komerco kaj kelkaj aliaj departementoj, jam akiris
periodan atingon post ĝia komenco en la 20a de januaro. Laŭ
monitorado per granda datumaro, la sumo de podetala vendado
en la komencaj dek tagoj kalkuliĝis al 344,11 miliardoj da juanoj.
– Xi Jinping inspektis Guizhou antaŭ Printempa Festo

La 3an de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la
provincon Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. Tie li inspektis la
ekomedion de la ĉefa parto de la rivero Wujiang kaj vizitis vilaĝon
de la etno Mjaŭ. Surbaze de la instruoj de prezidanto Xi Jinping
priskribitaj en lia libro Regado de Ĉinio, inter ili mediprotektado,
transloĝigo de homoj el izolitaj lokoj al lokoj kun pliaj enspez-
oportunoj kaj disvolvado de infrastrukturo kaj publikaj
servoj, Guizhou sukcesis forigi malriĉecon pasintjare.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn