Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Lunaj specimenoj eksponotaj al la publiko
– Packonservantoj en Libano ekzercis pri urĝsavado de infektitoj
de KOVIM-19
– Antikva salejo daŭre funkcias per tradicia metodo
– Ĉinio donis medalojn al modelaj kontraŭmalriĉecaj batalantoj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Lunaj specimenoj eksponotaj al la publiko
La 22-an de februaro parto de la lunaj specimenoj alportitaj de la
sondilo Chang'e-5 estis transportita al la Nacia Muzeo de Ĉinio.
Nun oni preparas ekspozicion pri la specimenoj, kiu estos
malfermita al la publiko. La lunsondilo alportis al la Tero entute 1
731 gramojn da luna grundo, kiu enhavas mineralojn, rokajn
fragmentojn kaj vitrajn partiklojn.
– Packonservantoj en Libano ekzercis pri urĝsavado de infektitoj
de KOVIM-19
En la 23-a de februaro, sub la aranĝo de Unuiĝintaj Nacioj,
packonservaj taĉmentoj en Libano ekzercis pri medicina urĝa
savado, kiu temis pri urĝa transporto de grave malsana infektito de
KOVIM-19 al hospitalo. Kunlaboris la ĉina medicina taĉmento,
franca aer-sava taĉmento, itala helikoptera taĉmento kaj brazila
surterserva taĉmento. Tio estis la unua fojo, ke taĉmentoj de UN
kune faris tian ekzercon.
– Antikva salejo daŭre funkcias per tradicia metodo
Antikva salejo en Markam-gubernio sub la Tibeta Aǔtonoma
Regiono de Ĉinio havas 1 300-jaran historion kaj ankoraŭ minas
salon laŭ tradicia metodo: la salejo troviĝas sur montdeklivoj ĉe
Lancang-rivero, sube estas multaj lignaj kolonoj, sur la kolonoj
estas premita kaj platigita koto kun tralasiveco. Lokanoj verŝas
salan akvon el ĉirkaǔaj salputoj, kaj kolektas salon post sunumo
kaj ventumo.
– Ĉinio donis medalojn al modelaj kontraŭmalriĉecaj batalantoj
La 25an de februaro en la Granda Popola Halo de Pekino okazis
kunveno por marki la atingojn de la lando pri forigo de malriĉeco
kaj laŭdi la modelojn pri tia agado. Ĉina prezidanto Xi Jinping
donis medalojn al modelaj agantoj por malriĉec-reduktado en
Ĉinio, inter ili la esperantisto Zhao Guangzhou. En sia libro
Regado de Ĉinio, Xi Jinping klarigas, ke por forigi malriĉecon en
Ĉinio estis necesa ampleksa kunlaboro inter registaro kaj socio,
kun vasta partopreno de la popolo kaj projektoj sponsoritaj de la
registaro.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn |