Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-03-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Inaŭguritaj la ĉijaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK
– Ĉina kinreĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora
Globo
– Validiĝis Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj
Eŭropa Unio
– Eldonejoj de pliaj 17 landoj eldonos la trian volumon de la libro Xi
Jinping: Regado de Ĉinio
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Inaŭguritaj la ĉijaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK

Posttagmeze de la 4-a de marto estis inaŭgurita la kvara sesio de
la 13-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK), kaj antaǔtagmeze de la 5-a de marto estis
inaǔgurita la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK). Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la lando ĉeestis ambaŭ
solenaĵojn.

– Ĉina kinreĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora
Globo

Ĉina kinreĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora Globo
pro reĝisorado de la filmo Nomadlando. Tiel ŝi fariĝis la unua azia
virino, kiu gajnis ĉi tiun premion. En sia parolado, ŝi citis
fragmenton de la filmo, kiu diras, ke simpatio povas rompi ĉiujn
barojn kaj kunigi nin. Ŝi dankis ĉiujn, kiuj malavare helpis ŝin sekvi
sian revon pri kinarto.

– Validiĝis Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj
Eŭropa Unio

La 1an de marto oficiale validiĝis la Interkonsento pri Geografiaj
Indikoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Geografia indiko estas etikedo
uzata por identigi la geografian originon de produkto, kaj ĝi estas
grava tipo de intelekta proprieto. Validiĝo de la interkonsento
favoros konsumantojn kaj firmaojn kaj akcelos la komercan
kunlaboron inter la du flankoj.

– Eldonejoj de pliaj 17 landoj eldonos la trian volumon de la libro Xi
Jinping: Regado de Ĉinio

Eldonejoj de 17 landoj subskribis memorandojn pri internacia
kunlaboro kun la Ĉina Internacia Eldona Grupo por traduki kaj
eldoni la trian volumon de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en
diversaj lingvoj. La 17 landoj estas Albanio, Pollando, Rumanio,
Belorusio, Ukrainio, Afganio, Kamboĝo, Nepalo, Laoso,
Bangladeŝo, Tajlando, Barato, Pakistano, Srilanko, Taĝikio,
Kirgizio kaj Mongolio. La tria volumo de la libro entenas 92
paroladojn kaj verkojn de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj 41 fotojn.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn