Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-03-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKlimata kunlaboro inter Usono kaj EU: marde, la 9an de marto 2021, John Kerry, speciala prezidenta sendito de Usono por klimato, dum sia vizito en Bruselo substrekis la kunlaboron inter Usono kaj Eŭropa Unio (EU) pri la batalo kontraŭ la klimata krizo. Sinjoro Kerry emfazis, ke la mondo alfrontas ne nur klimatan krizon, sed ankaŭ "la plej gravan momenton, kiun ni ne havis ekde la industria revolucio, por plibonigi nin mem kaj nian ekonomion". Frans Timmermans, Ĝenerala Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, respondeca pri la Eŭropa Verda Interkonsento kaj Komisaro pri Klimata Ago-Politiko, deklaris la revenon de la usona klimata agado. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Politika situacio en Birmo: merkrede, la 4an de februaro 2021, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la internacia komunumo devas krei bonan eksteran medion por ke Birmo povu konvene solvi la malkonsentojn. Li faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li respondis demandon pri la situacio en Birmo. Li diris, ke la Sekureca Konsilio de la UN marde okazigis internan konsiliĝon pri la situacio en Birmo, kaj Ĉinio konstrueme partoprenis en koncernaj diskutoj. Ĉiuj agoj adoptitaj de la Sekureca Konsilio devas favori la politikan kaj socian stabilecon kaj pacan repaciĝon de Birmo kaj eviti pliigon de streĉeco kaj pluan komplikiĝon de la situacio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ĉinio kaj Usono dialogas pri klimatŝanĝiĝo: vendrede, la 26an de februaro 2020, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke Ĉinio ekkontaktis specialan senditon de la usona prezidento pri klimatŝanĝiĝo. La proparolanto diris, ke tio reflektas grandan gravecon, kiun atribuas la ĉina registaro al traktado de klimatŝanĝiĝo, kaj ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por intensigi kunlaboron, antaŭenpuŝi efikan efektivigon de la Pariza Interkonsento kaj kontribui al verda kaj malaltkarbona disvolviĝo de la mondo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)