Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-03-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVakcino kiel homa rajto: en Novjorko, la 11an de marto, Unuiĝintaj Nacioj starigis la kampanjon Only Together (Nur Kune), por justa aliro al la vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. La kampanjo atentigas pri la bezono de tutmonda agado por garantii, ke la vakcinoj estos alireblaj en ĉiuj landoj. “Milionoj inter ni perdis iun, kiun ni amis, aŭ vidis niajn vivrimedojn malaperi. Senprecedenca tutmonda scienca klopodo por krei la vakcinojn donis al ni esperon venki la viruson — sed nur se ni kune laboros por garantii, ke ĉiuj, ĉie aliru la vakcinojn kontraŭ KOVIM-19. Nur kune ni povas fini la pandemion kaj krei novan tempon de espero”, diris la Vica Ĝenerala Sekretario de UN Amina J. Mohammed. Laŭ la Monda Organizo pri Sano, pli ol 2,5 milionoj da homoj jam mortis pro KOVIM-19. La vakcinoj savos vivojn, preventos la aperon de novaj variaĵoj, helpos ekonomiojn kaj donos esperon pri la fino de la pandemio. Nuntempe okazas la plej granda vakcinado en la historio, kaj milionoj da dozoj atingas landojntra la mondo, inkluzive iujn inter la plej malriĉaj landoj, pere de la klopodoj de COVAX. Sed tiuj dozoj trafos nur etan parton de la homaro. Kelkaj riĉaj landoj preskaŭ vakcinis sian tutan loĝantaron, krom aliaj ankoraŭ vakcinis neniun. Mono por COVAX nepre necesas, sed oni povas fari pli por pligvastigi la aliron al la vakcino, per divido de superfluaj dozoj, transdono de teknologio, volonteca licenco aŭ eĉ rezignado pri propraĵa rajto. (Laŭ raporto de UN-Esperante)

Klimata kunlaboro inter Usono kaj EU: marde, la 9an de marto 2021, John Kerry, speciala prezidenta sendito de Usono por klimato, dum sia vizito en Bruselo substrekis la kunlaboron inter Usono kaj Eŭropa Unio (EU) pri la batalo kontraŭ la klimata krizo. Sinjoro Kerry emfazis, ke la mondo alfrontas ne nur klimatan krizon, sed ankaŭ "la plej gravan momenton, kiun ni ne havis ekde la industria revolucio, por plibonigi nin mem kaj nian ekonomion". Frans Timmermans, Ĝenerala Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, respondeca pri la Eŭropa Verda Interkonsento kaj Komisaro pri Klimata Ago-Politiko, deklaris la revenon de la usona klimata agado. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Politika situacio en Birmo: merkrede, la 4an de februaro 2021, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la internacia komunumo devas krei bonan eksteran medion por ke Birmo povu konvene solvi la malkonsentojn. Li faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li respondis demandon pri la situacio en Birmo. Li diris, ke la Sekureca Konsilio de la UN marde okazigis internan konsiliĝon pri la situacio en Birmo, kaj Ĉinio konstrueme partoprenis en koncernaj diskutoj. Ĉiuj agoj adoptitaj de la Sekureca Konsilio devas favori la politikan kaj socian stabilecon kaj pacan repaciĝon de Birmo kaj eviti pliigon de streĉeco kaj pluan komplikiĝon de la situacio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)