Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-03-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Kontraǔkoronvirusa vakcino de Sinovac efikas ĉe la mutacio
trovita en Brazilo
– Ĉinio elspezis 437 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ KOVIM-19
– Lanĉita Ĉina Sanatestilo por Internacia Vojaĝo
– Ĉinio adoptis decidon pri plibonigo de elekta sistemo de
Hongkongo
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Kontraǔkoronvirusa vakcino de Sinovac efikas ĉe la mutacio
trovita en Brazilo

Komencaj esplordatumoj de Brazilo montras, ke la
kontraǔkoronvirusa vakcino disvolviĝinta de la ĉina kompanio
Sinovac efikas ĉe la mutacio P1 trovita en la lando. La vakcino
disvolviĝinta de Sinovac estas la ĉefe uzata vakcino en Brazilo.
Brazila  ministerio pri sano deklaris, ke tiu ĉi vakcino ankaǔ efikas
ĉe la mutacioj trovitaj en Britio kaj Sud-Afriko.

– Ĉinio elspezis 437 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ KOVIM-19

La 8-an de marto la Nacia San-Sekureca Administracio de Ĉinio
publikigis, ke por preventi kaj regi la epidemion de KOVIM-19, en
2020 fakoj pri san-sekureco en ĉiuj regionoj de la lando estis
asignitaj 19.4 miliardojn da juanoj por pacientoj infektitaj de
KOVIM-19. Entute 2.84 miliardoj da juanoj, ekivalentaj al ĉirkaŭ
437 milionoj da usonaj dolaroj, estis uzitaj. 

– Lanĉita Ĉina Sanatestilo por Internacia Vojaĝo

La internacia versio de la Ĉina Sanatestilo por Vojaĝo, foje
kromnomata "Vakcina Pasporto" estis oficiale lanĉita lunde, la 8-an
de marto, de la departemento pri konsulaj aferoj sub la Ministerio
pri Eksteraj Aferoj. Ĝi funkcias ene de la apo Wechat. La atestilo
montros rezulton de individuaj nukleacidaj testoj, testoj pri
antikorpoj kaj ĉu la vojaĝanto estis aŭ ne vakcinita.

– Ĉinio adoptis decidon pri plibonigo de elekta sistemo de
Hongkongo

La 11-an de marto la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta
leĝdona instanco de Ĉinio, adoptis decidon pri plibonigo de la
elekta sistemo de Hongkonga Speciala Administra Regiono. En la
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke ekde
la reveno de Hongkongo kaj Makao al la patrolando, tiuj regionoj
ankaŭ apartenas al la regad-sistemo de Ĉinio, kaj indas, ke ĉiu el
tiuj regionoj plibonigu sian Konstitucion kaj Bazan Leĝon laŭ la
modelo “unu lando, du sistemoj”.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn