Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-03-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRasa diskriminacio kaj Unesko-Kuriero: la 21a de marto 2021 estis la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio. La revuo Unesko-Kuriero ĉiam traktis tiun temon kun serioza zorgemo. Kiel aperas ĉe la numero de januaro-marto 2018: “La agadoj de Unesko kontraŭ rasismo estis supraj en la tagordo ekde la komenco – la Kuriero ĉiam provizis potencan platformon por debato kaj diskutado pri ĉi tiu danĝera kaj disvastigita antaŭjuĝo, kiu daŭre infektas nian mondon”. La revuo estas eldonata ekde 1948, kaj la unua artikolo, kiu rekte traktis la temon, aperis en novembro 1949: “La demando pri raso kaj la demokratia mondo” de Arthur Ramos, brazila psikologo kaj antropologo, kiu estis estro de la Fako de Sociaj Sciencoj de Unesko. Poste, antaŭ la Deklaro pri Raso, de Unesko, en 1950, la revuo publikigis kaj la deklaron kaj artikolon de la svisnaskita argentina antropologo Alfred Métrau: “Raso kaj Civilizo”. Ekde tiam, la temo reaperas en la paĝoj de Unesko-Kuriero, kiun nuntempe oni povas legi ankaŭ en Esperanto. (Laŭ raporto de UN Esperanto)

Vakcino kiel homa rajto: en Novjorko, la 11an de marto, Unuiĝintaj Nacioj starigis la kampanjon Only Together (Nur Kune), por justa aliro al la vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. La kampanjo atentigas pri la bezono de tutmonda agado por garantii, ke la vakcinoj estos alireblaj en ĉiuj landoj. “Milionoj inter ni perdis iun, kiun ni amis, aŭ vidis niajn vivrimedojn malaperi. Senprecedenca tutmonda scienca klopodo por krei la vakcinojn donis al ni esperon venki la viruson — sed nur se ni kune laboros por garantii, ke ĉiuj, ĉie aliru la vakcinojn kontraŭ KOVIM-19. Nur kune ni povas fini la pandemion kaj krei novan tempon de espero”, diris la Vica Ĝenerala Sekretario de UN Amina J. Mohammed. Laŭ la Monda Organizo pri Sano, pli ol 2,5 milionoj da homoj jam mortis pro KOVIM-19. La vakcinoj savos vivojn, preventos la aperon de novaj variaĵoj, helpos ekonomiojn kaj donos esperon pri la fino de la pandemio. Nuntempe okazas la plej granda vakcinado en la historio, kaj milionoj da dozoj atingas landojntra la mondo, inkluzive iujn inter la plej malriĉaj landoj, pere de la klopodoj de COVAX. Sed tiuj dozoj trafos nur etan parton de la homaro. Kelkaj riĉaj landoj preskaŭ vakcinis sian tutan loĝantaron, krom aliaj ankoraŭ vakcinis neniun. Mono por COVAX nepre necesas, sed oni povas fari pli por pligvastigi la aliron al la vakcino, per divido de superfluaj dozoj, transdono de teknologio, volonteca licenco aŭ eĉ rezignado pri propraĵa rajto. (Laŭ raporto de UN-Esperante)

Klimata kunlaboro inter Usono kaj EU: marde, la 9an de marto 2021, John Kerry, speciala prezidenta sendito de Usono por klimato, dum sia vizito en Bruselo substrekis la kunlaboron inter Usono kaj Eŭropa Unio (EU) pri la batalo kontraŭ la klimata krizo. Sinjoro Kerry emfazis, ke la mondo alfrontas ne nur klimatan krizon, sed ankaŭ "la plej gravan momenton, kiun ni ne havis ekde la industria revolucio, por plibonigi nin mem kaj nian ekonomion". Frans Timmermans, Ĝenerala Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, respondeca pri la Eŭropa Verda Interkonsento kaj Komisaro pri Klimata Ago-Politiko, deklaris la revenon de la usona klimata agado. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)