Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-03-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Kion Monda Organizaĵo pri Sano malkovris pri la origino de nova
koronviruso?
– Usonano havas superantikorpojn kontraŭ nova koronviruso!
– Purigo de subakva muzeo
– Forliberigo de savitaj rabobirdoj
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Kion Monda Organizaĵo pri Sano malkovris pri la origino de nova
koronviruso?

Monda Organizo de Sano diskonigis la ĉefajn eltrovojn de sia
esplorteamo en la urbo Wuhan de Ĉinio. Kelkaj suspektitaj kazoj
okazis pli frue ol la unua kazo raportita en Wuhan. Kelkaj fruaj
kazoj havas rilatojn kun marproduktaĵaj bazaroj, sed aliaj kazoj
havas nenian rilaton kun bazaro. Ĝis nun ne estas klara la ligo
inter butikoj kaj la unuaj konfirmitaj kazoj. Troviĝas nenia pruvo pri
frua apero de klinikaj kazoj de nova koronviruso en Wuhan antaŭ
du monatoj de la ekapero de KOVIM-19.

– Usonano havas superantikorpojn kontraŭ nova koronviruso!

La 54-jara usona verkisto John Hollis estas volontulo por scienca
studo pri koronviruso. Li estis infektita, sed lia korpo havas
superantikorpojn, kiuj igis lin imuna kontraŭ la malsano. La
antikorpoj de Hollis atakas diversajn partojn de la viruso kaj rapide
detruas ĝin. Ili estas tiom potencaj, ke Hollis estas imuna eĉ
kontraŭ novaj variantoj. La esploristoj studas ĉi tiujn

superantikorpojn de Hollis kaj kelkaj aliaj pacientoj kiel li, kun la
espero lerni kiel plibonigi vakcinojn kontraŭ la malsano.

– Purigo de subakva muzeo

La 15-an de marto komenciĝis subakva purigado de la Subakva
Muzeo Baiheliang en Chongqing. Subakvisto purigis la plej gravan
eksponaĵon de la muzeo, kiu estas natura ŝtonego ĉe Fuling-parto
de la rivero Jangzio. Sur ĝi estas 165 surskriboj faritaj inter la jaroj
763 kaj 1963, pri la rivera parto en sezono de malalta akvo. La
muzeo estis fondita en 2009, kaj oni povas spekti la surskribojn tra
vitraj fenestroj.

– Forliberigo de savitaj rabobirdoj

La 14-an de marto en la urbo Shenyang de Liaoning-provinco de
Ĉinio, la urba centro pri forstumaj resursoj kaj tiu pri rabobirda
savado kune okazigis ĉi-jare la unuan liberigon de savitaj kaj
resanigitaj rabobirdoj. Inter ili estas vulturo, akcipitro kaj aliaj. En
sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi jinping klarigas, ke
kiam homoj protektas la naturon, ĝi nin favoras, kaj la homaro
devas vivi en harmonio kun la naturo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn