Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-04-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Ora masko de antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj estis elfosita en
Sanxingdui
– Brulas la torĉo de Tokiaj Olimpikoj
– Luksa trajno veturas al Bazo de Grandaj Pandoj en Sichuan
– Komunista Partio de Ĉinio okazigos serion da celebroj okaze de
sia 100a datreveno
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ora masko de antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj estis elfosita en
Sanxingdui
Ses antikvaj kavoj kaj pli ol 500 restaĵoj de antaŭ ĉirkaŭ 3 000
jaroj estis elfositaj ĉe la Ruino Sanxingdui en la provinco
Sichuan de sudokcidenta Ĉinio. Inter la elfositaĵoj estas pecoj de
delikataj oraj maskoj, orfolioj, bronzaj maskoj,
sanktaj bronzaj arboj, eburoj, eburaĵoj kaj jado. Fragmento de
ora masko trovita en kavo surprizis la arkeologojn pro ĝia
grandeco, kaj la tuta ora masko povus pezi pli ol 500 gramojn.
– Brulas la torĉo de Tokiaj Olimpikoj
La 25-an de marto ekbrulis la torĉo de la Tokiaj Olimpikoj. La
stafetado de la olimpika torĉo estis startigita en la gubernio
Fukushima. La Olimpika Organiza Komitato alvokis homojn ne
kolektiĝi kaj spekti la vivan elsendon surrete.
– Luksa trajno veturas al Bazo de Grandaj Pandoj en
Sichuan
La 28-an de marto oficiale ekfunkciis la turisma trajno Granda
Pando en Sichuan-provinco. Ĝi estas la unua turisma trajno kun
la ĉeftemo de granda pando en Ĉinio. La trajno havas 12
vagonojn kun 252 sidlokoj. Ĝi estis renovigita laǔ normoj de
stelklasa hotelo kaj liveras 5G-an interreton. Estas necesejo kaj

duŝejo kun konstanta temperaturo en ĉiu ĉambro. Estas ankaǔ
distrosistemo kun karaokeo kaj filmoj, bufedejo kaj ludejo.
– Komunista Partio de Ĉinio okazigos serion da celebroj
okaze de sia 100a datreveno

La 23an de marto la Centra Komitato de la Komunista Partio de
Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por informi pri celebrado de
la 100a datreveno de la fondiĝo de KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala
sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj prezidanto de Ĉinio,
detale klarigas en sia libro Regado de Ĉinio, pri la rolo, funkciado
kaj celoj de la Partio kaj ankaŭ pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn