Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-04-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUnesko unuafoje faras enketon per Esperanto - kaj UEA alvokas ĉiujnesperantistojn partopreni. La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado (klerigado), scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por prepari tutmondan raporton, Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti. UEA traktas tion kiel ŝancon por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri klerigado. Tio estos grava ago laŭ la strategiaj planoj disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto kaj por vidigi al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko. UEA do alvokas, ke ĉiu esperantisto investu unu minuton por plenigi la facilan enketilon. (Laŭ raporto de Unesko kaj de UEA)

Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo: Klimatŝanĝiĝo estas la plej granda danĝero por la homaro kaj por la supervivo de nia mondo. Do, kion oni povas fari? Kion la registaroj devas fari? Kaj la privata sektoro? Por helpi respondi tiujn demandojn kaj subteni pli bonajn politikojn por la homoj kaj la mondo, la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj publikigis la verkon "Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo". La verko atentigas pri la efikoj de klimatŝanĝiĝo sur la homajn rajtojn kaj pri la devoj de registaroj kaj entreprenoj laŭ internaciaj leĝoj – tiel ke oni povos moderigi tiujn efikojn kaj garantii, ke ĉiujn eblu adapti. Ĝi enhavas ekzemplojn de klimataj procezoj , la rajtojn de estontaj generacioj kaj la rolon de internacia kunlaborado kaj solidareco. La observado de la homaj rajtoj al sekura, pura, sana kaj daŭripova medio efikas sur la agadon rilate al klimato. Ĉiuj homoj rajtas vivi en mondo, kie iliaj rajtoj kaj liberecoj estas komplete realigeblaj. Gravas do pensi pri la klimato laŭ homrajta vidpunkto. Klimatŝanĝigo endanĝerigas la rajtojn kaj liberecojn de ĉiuj. Certe, la lingva demando, tio estas la manko de efika lingva komunikado, estas baro por komuna laboro surbaze de justeco, respondeco, inkluzivo, travideblo, egaleco kaj ne-diskriminacio. Landoj, per la Pariza Interkonsento, rekonis la gravecon de homaj rajtoj en la klimata agado, tamen gravas insisti ĉe niaj registaroj. En la verko Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, D-ro Raola diris: “La agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon devas nepre starti ĉe la komuna intenco klerigi la homojn de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj landoj, de ĉiuj kulturoj kaj de ĉiuj ekonomiaj niveloj [...]”. Do, kiel esperantistoj, “[...] ni kunlaboru kun homoj de bona volo, kaj ni alportu al la komuna agado nian specialan kontribuon, nome la kapablon unike efike kunlabori”, kiel diris D-ro Tonkin en la sama verko. (Laŭ raporto de UN Esperante)

Rasa diskriminacio kaj Unesko-Kuriero: la 21a de marto 2021 estis la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio. La revuo Unesko-Kuriero ĉiam traktis tiun temon kun serioza zorgemo. Kiel aperas ĉe la numero de januaro-marto 2018: “La agadoj de Unesko kontraŭ rasismo estis supraj en la tagordo ekde la komenco – la Kuriero ĉiam provizis potencan platformon por debato kaj diskutado pri ĉi tiu danĝera kaj disvastigita antaŭjuĝo, kiu daŭre infektas nian mondon”. La revuo estas eldonata ekde 1948, kaj la unua artikolo, kiu rekte traktis la temon, aperis en novembro 1949: “La demando pri raso kaj la demokratia mondo” de Arthur Ramos, brazila psikologo kaj antropologo, kiu estis estro de la Fako de Sociaj Sciencoj de Unesko. Poste, antaŭ la Deklaro pri Raso, de Unesko, en 1950, la revuo publikigis kaj la deklaron kaj artikolon de la svisnaskita argentina antropologo Alfred Métrau: “Raso kaj Civilizo”. Ekde tiam, la temo reaperas en la paĝoj de Unesko-Kuriero, kiun nuntempe oni povas legi ankaŭ en Esperanto. (Laŭ raporto de UN Esperanto)