Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-04-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj diskonigas pri Wuhan
– Eltrovitaj 364 fosilioj de dinosaŭraj spuroj en la urbo Longyan
– Moveblaj vakcinejoj en Pekino
– Ĉinio varbos diplomitojn por instrui en kamparo
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj diskonigas pri Wuhan

La 12an de aprilo en la Blua Halo de la Ĉina Ministerio pri
Eksterlandaj Aferoj okazis diskonigo por Hubei-provinco sub la
temo "Heroa Hubei: renaskiĝo por nova gloro". Wang Yi, ministro
pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la 8a de aprilo estis la unua
datreveno de "malblokado" de Wuhan, la unua urbo kiu raportis kaj
regis la epidemion de KOVIM-19, kaj tiu datreveno estas ne nur
memorinda kaj celebrinda de la ĉina popolo, sed ankaŭ altiras
atenton de la tuta mondo.

– Eltrovitaj 364 fosilioj de dinosaŭraj spuroj en la urbo Longyan

Sciencistoj trovis 364 fosiliojn de dinosaŭraj spuroj de la malfrua
kretaceo en Shanghang-gubernio de la urbo Longyan, en Ĉinio.
Pasintjare, pli ol 240 tiaj fosilioj estis eltrovitaj en Longxiang-vilaĝo,
kaj kune kun la ĉijara eltrovaĵoj, la nombro de fosilioj trovitaj en tiu
loko jam superas 600.

– Moveblaj vakcinejoj en Pekino

La 7an de aprilo, en la komerca zono Xidan de Pekino, oficiale
ekfunkciis la movebla vakcinejo Hailemiao por vakcinado kontraŭ
KOVIM-19. Starigo de vakcinejoj en lokoj, kie troviĝas grandaj
homfluoj, povas altigi efikecon de vakcinado kaj diskonigo pri ĝi al
preterpasantoj kaj vojaĝantoj. Komence de aprilo en la distriktoj
Fengtai, Xicheng, Shunyi kaj Chaoyang de Pekino, sinsekve
ekfunkciis tiaj vakcinejoj en loĝkvartaloj, fabrikoj kaj komercaj
zonoj.

– Ĉinio varbos diplomitojn por instrui en kamparo

Ĉinio planas varbi 84 330 universitatajn diplomiĝintojn kiel
instruistojn en kamparaj baz- kaj mez-lernejoj en 2021 por
antaŭenigi kamparan vigligon, anoncis la Ministerio de Edukado la
7-an de aprilo. La programo celas plibonigi instruadon de iuj
malfortaj fakoj en kamparaj lernejoj kiel artoj, fremdaj lingvoj kaj
teknologio pri informado. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina
prezidanto Xi Jinping klarigas pri kampara revigligo kaj plibonigo
de edukado en la lando.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn