Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-04-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Okazis jarkunveno de Boao-Forumo por Azio
– La plej granda glacimonto en la mondo fandiĝis kaj disiĝis en tri
jaroj
– Ekfunkciis la Reĝa Mumia Halo de Nacia Muzeo pri Egipta
Civilizacio
– Inaŭgurota merkato pri karbona ellasado en Ĉinio
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Okazis jarkunveno de Boao-Forumo por Azio

De la 18-a ĝia la 21-a de aprilo okazis la ĉi-jara jarkunveno de
Boao-Forumo por Azio, kun la ĉeftemo "ŝanĝego de la mondo:
kunadministri la mondon kaj ĥori pri 'La Zono kaj Vojo'". Ĉi-jare
estas ankaǔ la 20-a datreveno de la fondiĝo de Boao-Forumo por
Azio. Laǔ unua statistiko, la jarkunvenon ĉeestis pli ol 2 600
reprezentantoj de pli ol 60 landoj kaj regionoj kaj pli ol 1 200
raportistoj el 160 amaskomunikiloj de 18 landoj kaj regionoj.

– La plej granda glacimonto en la mondo fandiĝis kaj disiĝis en tri
jaroj

La plej granda glacimonto en la monto, nomita A68a, fandiĝis kaj
disiĝis. Laŭ la Nacia Glaĉer-Centro de Usono, ĝia grandeco tiom
reduktiĝis, ke ĝi nun estas sub la minimuma normo por spurado de
glacimontoj. En 2017, A68a apartiĝis de la glacia breto Larsen en
Antarkto kaj fariĝis la plej granda glacimonto en la mondo. Ĝi drivis
pli ol 1 500 kilometrojn en la pasintaj tri jaroj.

– Ekfunkciis la Reĝa Mumia Halo de Nacia Muzeo pri Egipta
Civilizacio

La 18-an de aprilo en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, la Reĝa Mumia
Halo de la Nacia Muzeo de Egipta Civilizacio estis oficiale
malfermita al la publiko. La halo prezentas entute 20 reĝajn
mumiojn de la 17-a ĝis la 20-a dinastio de antikva Egiptio,
inkluzive de 18 faraonaj mumioj kaj 2 reĝinaj mumioj. Inter ili estas
la famaj faraonoj Tutmose la 3-a kaj Ramses la 2-a.

– Inaŭgurota merkato pri karbona ellasado en Ĉinio

En la fino de junio ekfunkcios en Ĉinio la tutlanda merkato pri
negocoj de karbona ellsasado. La unuaj pli ol 2 000
elektrokompanioj estas registritaj por havi tiajn negocojn. Karbona
merkato fariĝos grava merkat-mekanismo por efektivigi karbon-
ellasan reduktadon. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidento
Xi Jinping klarigas, ke verda disvolvado estas la nura solvo al
poluado, kaj Ĉinio klopodas por disvolvi kaj popularigi purajn
energifontojn.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn