Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-05-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
 
– Lanĉita "ekstertera granda pando"
– Kunveturado de fiŝkaptaj ŝipoj el Korea Respubliko kontraŭ
ellasado de nuklepoluita akvo
– Kosmo reprezentita en ĉinaj brodaĵoj
– Xi Jinping inspektis Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon
en suda Ĉinio
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Lanĉita "ekstertera granda pando"

La 27-an de aprilo la ĉina satelito Hangsheng-1 estis sukcese lanĉita
el la Taiyuan-a Satelit-lanĉa Centro kaj eniĝis en sian orbiton. Sur ĝi
estas "ekstertera granda pando", modelo tridimensie printita kaj
fiksita ĉe la satelita fotilo, kiu dum la misio "kunfotiĝos" kun la
"granda pando" super la terglobo. Tiu "granda pando" fakte rilatas al
reala agado: Hangsheng-1 povas realtempe spuri kaj lokalizi
sovaĝajn grandajn pandojn por pliefikigi ilian protektadon.
– Kunveturado de fiŝkaptaj ŝipoj el Korea Respubliko
kontraŭ ellasado de nuklepoluita akvo
La 26-an de aprilo, 350 fiŝkaptaj ŝipoj el la Korea Respubliko
kolektiĝis sur la maro apud la urbo Tongyeong de la lando, por kune
protestanti kontraŭ la decido de Japanio pri ellasado de nuklepoluita
akvo en la maron.
– Kosmo reprezentita en ĉinaj brodaĵoj

La 24-an de aprilo pli ol dek brodaĵoj de la suzhou-stila brodisto
Chen Yinghua ricevis specialajn premiojn en la unua konkurso de
artaĵoj pri kosmoesplorado. Mirigita de fotoj pri la kosmo, Chen
decidis rekrei per brodado la kosmon. Por sukcese tion fari, ŝi
maldikigis ordinarajn fadenojn ĝis deksesono de la originala dikeco.
Per pli ol 10 kudraj teknikoj kaj tempodaŭro de ĉirkaŭ 2 jaroj, ŝi
finis 16 brodaĵojn pri la kosmo.
– Xi Jinping inspektis Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman
Regionon en suda Ĉinio
De la 25a ĝia la 27-a de aprilo Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio kaj
ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de
Ĉinio, inspektis Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon en
suda Ĉinio. Li vizitis plurajn lokojn kaj substrekis altkvalitan
disvolvadon en etnaj landlimaj regionoj. En sia libro Regado de
Ĉinio, li klarigas, ke la 56-etna popolo de Ĉinio estas unu granda
ĉina familio, en kiu ĉiu helpas kaj prizorgas la aliajn.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn