Programdetaloj

SkizoIndianan fabelon, kiun tradukis Maria Miniĥová, laŭtlegis por vi Eva
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoFacilaj rakontoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoIndiana rakonto Jaguaro kaj Didelfo

En praarbaroj sudamerikaj, kie la suno ĉiumatene orumas pintojn de centjaraj arboj kaj buntaj papagoj flugetadas kiel belegaj brilaj floroj, loĝis en malgranda interarbejo maljuna Didelfo.
Ĝi estis ruza kaj friponema. Multaj bestoj jam spertis ĝiajn ŝercojn. Kelkaj el ili ridis, kelkaj grumblis, sed nur grandega malbona Jaguaro ofendiĝis ege, opiniante, ke la petolaĵoj de tiu Didelfo deprenas lian dignon. Pro tio li decidis la harulon formanĝi.

En praarbaro nenio restas sekreta, des pli por la papagoj. Tiuj pri la ankoraŭ freŝa novaĵo sciigis Didelfon, kiu ekde tiu momento evitadis krucumi sian vojon kun la jaguara.
Jaguaro dume vane subrigardis kaj snufis tra arbaro. Tamen unu tagon li bonŝancis.
„Ŝ-ŝ-ŝ-ŝ“ ekaŭdiĝis super lia kapo. Suprenrigardinte ekvidis li sian malamikon, klopodantan forŝiri longan lianon. Ankaŭ Didelfo rimarkis Jaguaron.
„Ho,ve! pensis ĝi. „se mi nun ne sukcesos superruzi lin, mi pereos.“
„Aŭdu!“ ekkriis ĝi. „ Mi sentas en aero veni grandegan ŝtormon. Mi petas vin, helpu min forŝiri tiun ĉi lianon. Mi volas ligi min al la arbo, por ke la ventego ne forblovu min.“
„Unue alligu vi min, mi estas pli granda ol vi kaj ne tiel facile mi trovos kaŝejon. La ciklono forportos min!“

Nur tion deziris Didelfo. Kiam Jaguaro firme brakumis la arbon, ĝi lerte fiksligis lin kaj adiaŭis gaje: „Fartu bone ĉi tie, nun vi malfacile kaptos min!“
Longe pendis Jaguaro sur la arbotrunko. Feliĉe, la formikoj decidis konstrui formikejon sub tiu arbo kaj post petegoj ili liberigis la malfeliĉulon, tramordinte lianojn.
Jaguaro daŭre postsekvis Didelfon, sed tiu kuraĝis eliradi jam nur nokte. Tamen, post iu tempo Jaguaro trovis ĝian vojeton kaj elfosis tie grandan foson maskinte ĝin per branĉetoj. Poste li atendis, kaŝita je apero de unuaj steloj. Tiam Didelfo eliris kaj Jaguaro logis ĝin: „Venu promeni, vidu, kiel zorgeme mi balais vian vojeton, eĉ ne unu dorno restis sur ĝi!“.
Didelfo tuj eksentis danĝeron, sed ĝentile respondis: „Dankon, sed bonvolu promeni unue vi.“
Per ĝentileco konfuzita Jaguaro forgesis, kie la kaptilo troviĝas, li fiere paŝis tra la vojeto kaj

-bums! falis suben. Didelfo, ne plu atendante, fuĝis.

La suno brulis senkompate, ekestis tempo de la granda sekeco. Ĉiuj riveretoj elsekiĝis, nur funde de granda rivero restis iom da akvo, kiel trinkejo por ĉiuj bestoj.
„Ne plu Didelfo eskapos“ ĝojiĝis Jaguaro. „Ĝi certe venos trinki al la rivero kaj tiam mi kaptos ĝin.“

Vere, Didelfo ne havis alian eblon. Sed, unue singardeme trarigardinte la riverbordon, ĝi rimarkis Jaguaron, kaŝitan en la arbustaro. Tial ĝi preferis reveni hejmen kaj cerbumis pri iu sekura maniero por alproksimiĝi al la trinkejo.
Ĝi kuris en arbaron. Tie, trovinte grandan sorpujon, gravuris en ĝian trunkon fendon. Per la elfluanta gluiga rezino ĝi poste ŝmiris la tutan sian felon, kaj ruliĝis en la falinta seka foliaro. La folioj perfekte maskis ĝin, videblis nur la okuloj.



„Kiu vi estas?“ mirigite demandis Jaguaro la proksimiĝantan strangaĵon.
„Mi estas besto Seka Folio,“ kvakis per ŝanĝita voĉo Didelfo.
„Dum vi trinkos, Seka Folio, saltu en la akvon. Mi ŝatus konvinkiĝi pri kvalito de via haŭto,“ ordonis Jaguaro.
Didelfo trankvile faris tion, sciante, ke la sorbusa rezino ne per la akvo degelos kaj la folioj restos fiksgluitaj.
Ekde tiam Didelfo sentime ĉiutage venadis trinki al la rivero, ĝis la seka tempo pasis.
Kaj Jaguaro? Li rezignis la persekuton kaj ĝis nun ruzan Didelfon ne kaptis.

Tradukis Majka Miniĥova kaj por Muzaiko voĉlegis Eva Fitzelová
CC BY-SA 3.0 http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo