Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-05-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Cent milionoj da papilioj flugos en Yunnan
– Bonega rezulto de brazila urbeto inokulita per ĉina vakcino
– Lecionoj pri preventado kaj mildigo de katastrofo
– Ĉinio havas kolegion pri karbona neŭtraligo
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Cent milionoj da papilioj flugos en Yunnan
Ĉimonate, en la densa arbaro de Jinping-gubernio sub Yunnan-provinco,
sudokcidenta Ĉinio, cent milionoj da papilioj flugos ĉielen. Tio estas la plej
grandioza ekologia mirindaĵo de papilioj en tiu ĉi regiono en dek jaroj. Ĉi-jare
la nombro de papilioj atingos 150 milionojn.
– Bonega rezulto de brazila urbeto inokulita per ĉina vakcino
Serrana, urbeto kun 45 mil loĝantoj en sudorienta Brazilo, faras
eksperimenton ekde februaro: kiel eble plej multe doni senpagan vakcinadon
per la ĉina vakcino Sinovac al lokanoj. La rezulto estas klara: pandemio estas
daŭre grava problemo en Brazilo, tamen en Serrana la nombro de infektitoj
kaj mortintoj pro KOVIM-19 grandskale reduktiĝas kaj la vivo renormaliĝas.
– Lecionoj pri preventado kaj mildigo de katastrofo
Okaze de la 13-a Nacia Tago pri Preventado kaj Mildigo de Katastrofo, ĉinaj
mezaj kaj elementaj lernejoj kaj infanĝardenoj okazigis rilatajn lecionojn.
Lernantoj kaj instruistoj lernis, teorie kaj praktike, kiel sin protekti kaj evakui
konstruaĵon dum katastrofo. 
– Ĉinio havas kolegion pri karbona neŭtraligo
La 9-an de majo, estis starigita en Shaanxi-provinco de Ĉinio la unua esplor-
kolegio por trejni fakulojn pri karbona neŭtraligo. En sia libro Regado de Ĉinio,
ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke verda disvolviĝo postulas ŝanĝon en
ekonomia strukturo kaj energifontaro, kaj ke Ĉinio kuraĝigas simplan, verdan
kaj malalt-karbon-ellasigan vivstilon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn