Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-05-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉina sondilo sukcese surmarsiĝis
– Xi Jinping kaj Vladimir Putin ĉeestis ceremonion pri ekkonstruado de
kunlabora atomenergia projekto
– Unu dozo sufiĉas! Nova vakcino inokulata en Ŝanhajo
– En Yunnan pli ol 150 fakuloj diskutis pri malriĉec-reduktado kaj moderna
disvolviĝo
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉina sondilo sukcese surmarsiĝis

La 15an de majo, surmarsiĝilo portanta la unuan marsan ĉaron de Ĉinio lante
falis sur la ruĝan planedon. Estas la unua fojo, ke Ĉinio sendis sondilon sur
alian planedon. La kosmoveturilo eniris la marsan orbiton en februaro post
vojaĝo de preskaŭ sep monatoj tra la spaco, kaj restis en orbito dum pli ol du
monatoj por esplori eblajn surmarsiĝejojn.

– Xi Jinping kaj Vladimir Putin ĉeestis ceremonion pri ekkonstruado de
kunlabora atomenergia projekto

Post-tagmeze de la 19a de majo, ĉina prezidanto Xi Jinping, en Pekino, kaj
rusa prezidento Vladimir Putin, en Moskvo, per videoligo ĉeestis la
ceremonion pri atomenergia kunlaboro en ekkonstruado de la atomcentraloj
Tianwan kaj Xudapu en Ĉinio.

– Unu dozo sufiĉas! Nova vakcino inokulata en Ŝanhajo

Vakcino kontraŭ KOVIM-19 kiu postulas nur unu dozon estas disponebla en
multaj distriktoj de Ŝanhajo. Laŭ la centro por malsan-regado kaj preventado
de Ŝanhajo, malsamaj specoj de vakcinoj postulas malsamajn nombrojn da
dozoj pro iliaj diferencaj esplor-trajtoj kaj produktaj procezoj.

– En Yunnan pli ol 150 fakuloj diskutis pri malriĉec-reduktado kaj moderna
disvolviĝo

La 18-an de majo en Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-
provinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis la internacia forumo pri malriĉec-
reduktado kaj moderna disvolviĝo. Pli ol 150 senditoj, oficistoj kaj fakuloj el 18
landoj, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj tri internaciaj organizoj, partoprenis en la
forumo. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke
Ĉinio sukcesis estigi fortan sinergion per instigo al ĉiaj sociaj fortoj kunbatali
kontraŭ malriĉeco.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn