Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-05-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoHumanitara helpo al Palestino: vendrede, la 21an de majo 2021, proparolanto de la Ĉina Agentejo pri Internacia Disvolva Kunlaboro diris, ke Ĉinio liveros krizokazan humanitaran helpon al la palestina registaro kiel eble plej frue. La proparolanto diris, ke por helpi al la palestinaj registaro kaj popolo trakti la humanitaran krizon kaj montri la internacian humanitaran spiriton, la ĉina registaro komencis respondan mekanismon pri humanitara helpo. La ĉina registaro liveros krizokazan humanitaran helpon al la palestina registaro laŭ la urĝaj bezonoj de Palestino kaj helpos al la lando efektivigi kuracadon de la vunditoj kaj reloĝigon de la delokitoj. (laŭ raporto de ĈRI)

Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto - UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
[ Kun afabla peto republikigi la mesaĝon en viaj lokaj, landaj kaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.
Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti.
UEA traktas tion kiel ŝancon por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tio estos grava ago laŭ la strategiaj planoj disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto kaj por vidigi al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko. UEA do alvokas, ke ĉiu esperantisto investu unu minuton plenigi la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo http://en.unesco.org/.../top-3-challenges-and.../Esperanto aŭ mallonge: bit.ly/enketounesko2021. Ĉiuj Esperanto-organizoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn por instigi esperantistojn partopreni. La enketado finiĝos en la fino de aprilo.
(Laŭ raporto de Unesko kaj UEA)

Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo: Klimatŝanĝiĝo estas la plej granda danĝero por la homaro kaj por la supervivo de nia mondo. Do, kion oni povas fari? Kion la registaroj devas fari? Kaj la privata sektoro? Por helpi respondi tiujn demandojn kaj subteni pli bonajn politikojn por la homoj kaj la mondo, la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj publikigis la verkon "Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo". La verko atentigas pri la efikoj de klimatŝanĝiĝo sur la homajn rajtojn kaj pri la devoj de registaroj kaj entreprenoj laŭ internaciaj leĝoj – tiel ke oni povos moderigi tiujn efikojn kaj garantii, ke ĉiujn eblu adapti. Ĝi enhavas ekzemplojn de klimataj procezoj , la rajtojn de estontaj generacioj kaj la rolon de internacia kunlaborado kaj solidareco. La observado de la homaj rajtoj al sekura, pura, sana kaj daŭripova medio efikas sur la agadon rilate al klimato. Ĉiuj homoj rajtas vivi en mondo, kie iliaj rajtoj kaj liberecoj estas komplete realigeblaj. Gravas do pensi pri la klimato laŭ homrajta vidpunkto. Klimatŝanĝigo endanĝerigas la rajtojn kaj liberecojn de ĉiuj. Certe, la lingva demando, tio estas la manko de efika lingva komunikado, estas baro por komuna laboro surbaze de justeco, respondeco, inkluzivo, travideblo, egaleco kaj ne-diskriminacio. Landoj, per la Pariza Interkonsento, rekonis la gravecon de homaj rajtoj en la klimata agado, tamen gravas insisti ĉe niaj registaroj. En la verko Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, D-ro Raola diris: “La agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon devas nepre starti ĉe la komuna intenco klerigi la homojn de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj landoj, de ĉiuj kulturoj kaj de ĉiuj ekonomiaj niveloj [...]”. Do, kiel esperantistoj, “[...] ni kunlaboru kun homoj de bona volo, kaj ni alportu al la komuna agado nian specialan kontribuon, nome la kapablon unike efike kunlabori”, kiel diris D-ro Tonkin en la sama verko. (Laŭ raporto de UN Esperante)