Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-06-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Alia ĉina vakcino ricevis urĝan aprobon de MOS
– Eltrovita surgenua statuo kun turnita kapo
– Xinjiang en la okuloj de eksterlandaj ĵurnalistoj
– Ĉina "artefarita suno" kreis novan rekordon
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Alia ĉina vakcino ricevis urĝan aprobon de MOS

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de Monda
Organizaĵo pri Sano, diris en gazetara konferenco la unuan de junio,
ke la vakcino Coronavac el la kompanio Sinovac estas pruvite
sekura, efika kaj bonkvalita, kaj ĝi jam estis enlistigita de MOS por
urĝa uzo. Krome, pro ĝia facila konservado, la vakcino estas taŭga
por rimedmalriĉaj lokoj. Alia ĉina vakcino, disvolvita de la
kompanio Sinopharm, pasintmonate estis aprobita de MOS por urĝa
uzo.

– Eltrovita surgenua statuo kun turnita kapo

Bronza statueto estas eltrovita en Sanxingdui-ruinoj de Sichuan-
provinco de Ĉinio. La kapo de la surgenua statuo turnas dekstren
kun kunmeto de manplatoj, kaj longa bronzaĵo estas sur lia kapo.
Estas la unua fojo, ke oni trovas tian statuon.

– Xinjiang en la okuloj de eksterlandaj ĵurnalistoj

Inter la 24-a kaj la 31-a de majo pli ol 20 ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj vizitis
Urumĉion kaj aliajn urbojn de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de
Ĉinio. Tie ili propraokule vidis la ekonomian disvolviĝon kaj pliboniĝon de
vivkondiĉoj de lokanoj. Pluraj raportoj pri Xinjiang estas nun aperigataj ĉe El
Popola Ĉinio.

– Ĉina "artefarita suno" kreis novan rekordon

La 28-an de majo, estis kreita nova monda rekordo pri eksperimenta
superkonduktanta tokamak-o, maŝino kiun oni kromnomas "artefarita suno"
kaj estas promesplena pura energifonto por la estonteco, ĉe Hefei-a Instituto
pri Plasma Fiziko de Ĉina Akademio pri Sciencoj. En sia libro Regado de
Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke disvolvado de puraj energifontoj
estas necesa por venki la batalon kontraŭ poluado.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn