Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-06-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Tri astronaŭtoj survojas al ĉina kosmostacio
– Urĝa uzo de vakcinoj plivastigita al 3-jaruloj en Ĉinio
– Ĉu Suda Oceano estos la kvina plej granda oceano en la mondo?
– Estis inaŭgurita Muzeo de Granda Kanalo
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Tri astronaŭtoj survojas al ĉina kosmostacio

La 16-an de junio oni oficiale diskonigis la nomojn de la tri
astronaŭtojn, kiuj flugas al la ĉina kosmostacio per la kunhoma
spacveturilo Shenzhou-12. Ili estas Nie Haisheng, Liu Boming kaj
Tang Hongbo, inter kiuj Nie Haisheng estas la komandanto. Matene
de la 17-a de junio, ilia raketo estis sukcese lanĉita, kaj ili nun
survojas al la kosmostacio.

– Urĝa uzo de vakcinoj plivastigita al 3-jaruloj en Ĉinio

Ĉinio aprobis novan aĝlimon por urĝa uzo de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19,
permesante ke homoj kun aĝo inter 3 kaj 17 jaroj estu vakcinitaj kontraŭ
KOVIM-19. La koncerna respondeculo de la Nacia Komisiono pri Sano
deklaris, ke antaŭvide ĝis la fino de la kuranta jaro la lando estos vakcininta
almenaŭ 70% de la loĝantaro. Nuntempe vakcinado en Ĉinio estas por homoj
pli aĝaj ol 18 jaroj kaj la plej maljuna vakcinito estas pli-ol-100-jara.

– Ĉu Suda Oceano estos la kvina plej granda oceano en la mondo?

En la Monda Tago de Oceanoj, la Nacia Geografia Societo de Usono anoncis,
ke la akvoj ĉirkaŭ Antarkto nomiĝos la Suda Oceano, kiu estos agnoskita kiel
la kvina plej granda oceano sur la terglobo. Laŭ la geografo Alex Tate,
sciencistoj jam delonge scias, ke la akvoj ĉirkaŭ Antarkto havas unikan
ekologian areon difinitan de oceanaj fluoj kaj temperaturoj.

– Estis inaŭgurita Muzeo de Granda Kanalo

La 16-an de junio en la urbo Yangzhou de la provinco Jiangsu oficiale
malfermiĝis la Muzeo de Granda Kanalo, kun terareo de 79 mil kvadrataj
metroj kaj 11 ekspozicioj. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi
Jinping klarigas, ke “ni devas speguli historiajn ŝanĝiĝojn de nia epoko kaj
bildigi ĝian esencon. Ni devas registri la progreson de nia epoko, rakonti ĝiajn
rakontojn kaj evidentigi ĝian virton”.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn