Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-06-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBrazila Supera Kortumo nuligis ĉiujn jurajn procesojn kontraŭ Lula da Silva: vendrede la 25an de junio 2021, ĉiuj procesoj de la eksa juĝisto Sergio Moro kontraŭ la eksa prezidanto de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, estis nuligitaj de la ministro de la Supera Kortumo de Justico de tiu sudamerika lando, Gilmar Mendes.Tiel Lula, kiu diris, ke li havas aspirojn konkuri denove por la prezidanteco, havas "liberan manon por 2022", kiam okazos la elektoj. La advokatoj de Lula asertis, ke la decido de la ministro estas pruvo, ke Lula estis "celo de leĝa disputo, kiu estas la strategia uzo de leĝoj por nelegitimaj celoj". Eks-prezidanto Lula da Silvade la komenco asertis esti senkulpa kaj viktimo de tio, kion li nomis la plej granda jura mensogo en la historio de Brazilo. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto - UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
[ Kun afabla peto republikigi la mesaĝon en viaj lokaj, landaj kaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.
Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti.

Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo: Klimatŝanĝiĝo estas la plej granda danĝero por la homaro kaj por la supervivo de nia mondo. Do, kion oni povas fari? Kion la registaroj devas fari? Kaj la privata sektoro? Por helpi respondi tiujn demandojn kaj subteni pli bonajn politikojn por la homoj kaj la mondo, la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj publikigis la verkon "Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo". La verko atentigas pri la efikoj de klimatŝanĝiĝo sur la homajn rajtojn kaj pri la devoj de registaroj kaj entreprenoj laŭ internaciaj leĝoj – tiel ke oni povos moderigi tiujn efikojn kaj garantii, ke ĉiujn eblu adapti. Ĝi enhavas ekzemplojn de klimataj procezoj , la rajtojn de estontaj generacioj kaj la rolon de internacia kunlaborado kaj solidareco. La observado de la homaj rajtoj al sekura, pura, sana kaj daŭripova medio efikas sur la agadon rilate al klimato. Ĉiuj homoj rajtas vivi en mondo, kie iliaj rajtoj kaj liberecoj estas komplete realigeblaj. Gravas do pensi pri la klimato laŭ homrajta vidpunkto. Klimatŝanĝigo endanĝerigas la rajtojn kaj liberecojn de ĉiuj. Certe, la lingva demando, tio estas la manko de efika lingva komunikado, estas baro por komuna laboro surbaze de justeco, respondeco, inkluzivo, travideblo, egaleco kaj ne-diskriminacio. Landoj, per la Pariza Interkonsento, rekonis la gravecon de homaj rajtoj en la klimata agado, tamen gravas insisti ĉe niaj registaroj. En la verko Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, D-ro Raola diris: “La agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon devas nepre starti ĉe la komuna intenco klerigi la homojn de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj landoj, de ĉiuj kulturoj kaj de ĉiuj ekonomiaj niveloj [...]”. Do, kiel esperantistoj, “[...] ni kunlaboru kun homoj de bona volo, kaj ni alportu al la komuna agado nian specialan kontribuon, nome la kapablon unike efike kunlabori”, kiel diris D-ro Tonkin en la sama verko. (Laŭ raporto de UN Esperante)