Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2021-07-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPandemio, blokado kaj provoko en Kubo: la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Italio, Marco Rizzo, diris, ke tio, kio okazis en Kubo, estas "kombinaĵo de pandemio, ekonomia blokado kaj intenca provoko de Usono". Rizzo komentis, ke ĉio ĉi venas tuj post la voĉdono, per kiu la 23an de junio estis refoje aprobita la rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kun 184 voĉoj favoraj, kaj la solaj voĉoj kontraŭaj, de Usono kaj Israelo, kiu petas ĉesigon de la embargo kontraŭ la insulo. "Kia hazardo, – li substrekas, – ke en ĉi tiu momento estas manifestacioj,[...] tio estas farata intence, ĉar Biden strebas reakiri la regon fare de Usono en la mondo, post kiam duono de la usona popolo estas konvinkita, ke la elektoj en Usono estis distorditaj. Jen lia problemo. "Do estas klare, – li observas, – ke la ekonomia situacio estas rezulto de hontinda embargo ekde antaŭ 60 jaroj, totala embargo, blokado". “Tamen, – li denove emfazas, –la pandemio ekzistas de jaro kaj duono, sed ĉio ĉi okazas post la venko de Biden kaj kiam Biden bezonas montri, ke la usona doktrino estas efektivigata tra la mondo, kaj sekve, laŭ ili, ili pravas".. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo: Klimatŝanĝiĝo estas la plej granda danĝero por la homaro kaj por la supervivo de nia mondo. Do, kion oni povas fari? Kion la registaroj devas fari? Kaj la privata sektoro? Por helpi respondi tiujn demandojn kaj subteni pli bonajn politikojn por la homoj kaj la mondo, la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj publikigis la verkon "Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo". La verko atentigas pri la efikoj de klimatŝanĝiĝo sur la homajn rajtojn kaj pri la devoj de registaroj kaj entreprenoj laŭ internaciaj leĝoj – tiel ke oni povos moderigi tiujn efikojn kaj garantii, ke ĉiujn eblu adapti. Ĝi enhavas ekzemplojn de klimataj procezoj , la rajtojn de estontaj generacioj kaj la rolon de internacia kunlaborado kaj solidareco. La observado de la homaj rajtoj al sekura, pura, sana kaj daŭripova medio efikas sur la agadon rilate al klimato. Ĉiuj homoj rajtas vivi en mondo, kie iliaj rajtoj kaj liberecoj estas komplete realigeblaj. Gravas do pensi pri la klimato laŭ homrajta vidpunkto. Klimatŝanĝigo endanĝerigas la rajtojn kaj liberecojn de ĉiuj. Certe, la lingva demando, tio estas la manko de efika lingva komunikado, estas baro por komuna laboro surbaze de justeco, respondeco, inkluzivo, travideblo, egaleco kaj ne-diskriminacio. Landoj, per la Pariza Interkonsento, rekonis la gravecon de homaj rajtoj en la klimata agado, tamen gravas insisti ĉe niaj registaroj. En la verko Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, D-ro Raola diris: “La agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon devas nepre starti ĉe la komuna intenco klerigi la homojn de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj landoj, de ĉiuj kulturoj kaj de ĉiuj ekonomiaj niveloj [...]”. Do, kiel esperantistoj, “[...] ni kunlaboru kun homoj de bona volo, kaj ni alportu al la komuna agado nian specialan kontribuon, nome la kapablon unike efike kunlabori”, kiel diris D-ro Tonkin en la sama verko. (Laŭ raporto de UN Esperante)

Vakcino kiel homa rajto: en Novjorko, la 11an de marto, Unuiĝintaj Nacioj starigis la kampanjon Only Together (Nur Kune), por justa aliro al la vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. La kampanjo atentigas pri la bezono de tutmonda agado por garantii, ke la vakcinoj estos alireblaj en ĉiuj landoj. “Milionoj inter ni perdis iun, kiun ni amis, aŭ vidis niajn vivrimedojn malaperi. Senprecedenca tutmonda scienca klopodo por krei la vakcinojn donis al ni esperon venki la viruson — sed nur se ni kune laboros por garantii, ke ĉiuj, ĉie aliru la vakcinojn kontraŭ KOVIM-19. Nur kune ni povas fini la pandemion kaj krei novan tempon de espero”, diris la Vica Ĝenerala Sekretario de UN Amina J. Mohammed. Laŭ la Monda Organizo pri Sano, pli ol 2,5 milionoj da homoj jam mortis pro KOVIM-19. La vakcinoj savos vivojn, preventos la aperon de novaj variaĵoj, helpos ekonomiojn kaj donos esperon pri la fino de la pandemio. Nuntempe okazas la plej granda vakcinado en la historio, kaj milionoj da dozoj atingas landojntra la mondo, inkluzive iujn inter la plej malriĉaj landoj, pere de la klopodoj de COVAX. Sed tiuj dozoj trafos nur etan parton de la homaro. Kelkaj riĉaj landoj preskaŭ vakcinis sian tutan loĝantaron, krom aliaj ankoraŭ vakcinis neniun. Mono por COVAX nepre necesas, sed oni povas fari pli por pligvastigi la aliron al la vakcino, per divido de superfluaj dozoj, transdono de teknologio, volonteca licenco aŭ eĉ rezignado pri propraĵa rajto. (Laŭ raporto de UN-Esperante)