Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-08-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Malfermiĝis Tokiaj Paralimpikoj
– Grandrapidaj fervojoj kovras 95% da ĉinaj urboj
– Glacia Kubo uzota por provkonkursoj de Vintraj Olimpikoj en
2022
– Delikataj kukoj kun ĉinaj trajtoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Malfermiĝis Tokiaj Paralimpikoj

La 24-an de aŭgusto estis malfermitaj la 16-aj Someraj
Paralimpikoj en Tokio, Japanio. Estas 539 disciplinoj sub 22
sportoj en la Paralimpikoj kun partopreno de 4 403 sportistoj el 162
delegacioj. La ĉina delegacio havas 437 homojn, inkluzive de 251
sportistoj, kiuj partoprenos en 20 sportoj kaj 341 disciplinoj.

– Grandrapidaj fervojoj kovras 95% da ĉinaj urboj

Li Xiaopeng, ĉina ministro pri transporto, diris, ke la ampleksa
transport-reto de Ĉinio pliboniĝas. La skeleto de la transport-reto
kun ses aksoj, sep koridoroj kaj ok kanaloj estis primare formita.
Grandrapidaj fervojoj kovras pli ol 95% da urboj kun pli ol unu
miliono da loĝantoj, dum la rapidaj aŭtovojoj kovras pli ol 98% da
urboj kun pli ol 200 mil loĝantoj. Flughavenoj por civila transporto
kovras pli ol 92% da guberni-nivelaj urboj.

– Glacia Kubo uzota por provkonkursoj de Vintraj Olimpikoj en
2022

Organizantoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022 okazigos
provkonkursojn en oktobro en la Nacia Akvocentro, ejo por
kruĉoludo de la Vintraj Olimpikoj. La ejo, konata kiel Akva Kubo,
gastigis akvosportajn konkursojn dum la Pekinaj Someraj
Olimpikoj en 2008. Projektestro Zhang Yulei diris, ke ili estas en la
fina stadio por transformi ĝin en arenon por kruĉoludo. Post la
Vintraj Olimpikoj, la stadiono estos ŝanĝita inter la naĝa sezono kaj
la glacia sezono.

– Delikataj kukoj kun ĉinaj trajtoj

Kukoj kun ĉinaj trajtoj altiras atenton de homoj en la urbo Chengdu
de la provinco Sichuan, en Ĉinio. La kukoj ne nur respondas al la
postulo de homoj pri bela aspekto, sed ankaŭ reprezentas
altkvalitan disvolvan tendencon de la bakaĵa industrio. En sia
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke
kulturo evoluas laŭ sia epoko kaj devas aŭdi la voĉon de sia
epoko. Ni devas alfronti la defiojn kaj serĉi inspiron por novigo en
la nuntempaj ĉinaj kreaĵoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn