Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-09-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Ĉinio disvolvos amikajn rilatojn kun Afganio
– Reaperis grandioza migrado de tibetaj antilopoj
– Ĉinaj lernejoj malfermiĝis kun politiko de "duobla redukto"
– Ĉinio stokados karbonan dioksidon en la maro

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉinio disvolvos amikajn rilatojn kun Afganio

Wang Wenbin, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj
Aferoj, ripetis, ke Ĉinio daŭre disvolvos amikajn kaj kunlaborajn
rilatojn kun Afganio. Samtempe Chen Xu, ambasadoro de Ĉinio ĉe
la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke
eksterlandaj fortoj devas esti respondecaj pri malobservoj de homaj
rajtoj en Afganio.

– Reaperis grandioza migrado de tibetaj antilopoj

En lastaj jaroj la ŝtatnivela naturrezervejo de Hoh Xil sur Qinghai-
Tibeta Altebenaĵo bremsis la ŝtelĉasadon kaj kontrabandon de
tibetaj antilopoj, kies populacio kreskis al pli ol 70 mil el nur 20 mil.
Lastatempe reaperis la grandioza migrado de la bestoj. La statuso
de ĉina tibeta antilopo estis ŝanĝita de "endanĝerigita" al "preskaǔ
minacata".

– Ĉinaj lernejoj malfermiĝis kun politiko de "duobla redukto"

Plej multaj ĉinaj lernejoj malfermiĝis en la 1-a de septembro,
efektivigante la politikon de "duobla redukto", kreita de la registaro
por malŝarĝi lernantojn je troaj hejmtaskoj kaj postlernejaj
kursoj. La nova semestro estos la unua sen profitocelaj
postlernejaj kursoj, kaj ĉiu lernejo devas liveri almenaŭ du-horan
postlernejan servon en la nova semestro.

– Ĉinio stokados karbonan dioksidon en la maro

Ĉina Nacia Enmara Petrol-korporacio anoncis, ke estis oficiale
lanĉita la unua prov-projekto pri enmara stokado de karbona
dioksido de Ĉinio. Tio estas grava paŝo por atingi karbonan
neŭtralecon. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi
Jinping klarigas, ke ni devas protekti nian planedon kaj kuraci
vundojn en la ekomedio, por ke ekosistemoj revigliĝu kaj homoj
havu pli bonan vivmedion.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn