Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-09-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Ĉina astronaŭto pasigis 100 tagojn en orbito!

Kuracistoj por murpentraĵoj
– Manĝejo por aziaj elefantoj en Yunnan
– Ĉinio publikigis ​Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por 2021-
2025

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉina astronaŭto pasigis 100 tagojn en orbito!
La ĉina astronaŭto Nie Haisheng partoprenis en du flugoj al la spaco,
unu per la kunhoma spacveturilo Shenzhou-6 en oktobro 2005 kaj la
alia per la spacveturilo Shenzhou-10 en junio 2013. Ĉi-jare de la 17-
a de junio ĝis nun li plenumas la trian mision al la spaco per la
spacveturilo Shenzhou-12. Li ricevis la titolon "heroa astronaŭto
– Kuracistoj por murpentraĵoj
Li Yunhe, avo de Li Xiaoyang, estas ĉefa figuro pri restaŭrado
de ĉinaj murpentraĵoj. Dum 60 jaroj li restaŭris preskaŭ 4 000-
kvadrat-metrajn murpentraĵojn. Li Bo, onklo de Li Xiaoyang,
ankaŭ estas altranga "kuracisto kiu riparas murpentraĵojn
jam de pli ol 20 jaroj. Sub gvidado de siaj avo kaj onklo, Li
Xiaoyang venis al la Dunhuang-a Esplor-akademio por
praktiko post diplomiĝo en universitato, kaj ankaŭ fariĝis kuracisto por murpentraĵoj.
– Manĝejo por aziaj elefantoj en Yunnan
Ekfunkciis 66-hektara manĝejo por aziaj elefantoj en
Jinghong-urbo, Xishuangbanna-a Taja Aŭtonoma Subprovinco

en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio. En la manĝejo
estas bananujoj kaj aliaj plantoj, kiuj provizas frandaĵojn
ŝatatajn de elefantoj. Kelkaj elefantoj jam vizitis la lokon. Laǔ
fakuloj, se la elefantoj satiĝos en la manĝejo, ili ne plu serĉos
manĝaĵojn en homloĝejoj kaj kampoj.
– Ĉinio publikigis ​Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por
2021-2025
La 9-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de
Ĉinio publikigis la Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por 2021-
2025. La plano montras, ke ĉiuflanka konstruado de socialisma
moderna lando estas la nova startpunkto por ĉina homrajta afero. En
sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke
Ĉinio klopodas por antaŭenigi homajn rajtojn kune kun ĉiuj popoloj
de la mondo por konstrui Homaram Komunumon de Komuna
Estonteco.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn